Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

ENERGIO

Elektropontoj garantias energian liberecon

En la Regnestra Palaco de Vilnius la 14an de decembro 2015 okazis solena ceremonio por bonvenigi la ligon de la baltlanda elektrokurenta reto kun tiuj de Pollando kaj Svedio.

“La konstruo de la ligiloj signifas, ke ni fortigas la stabilecon kaj solidarecon kaj forigas dependecon”, diris la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė. Laŭ ŝi, la sukcesa projekto de regiona partnerado kontribuos al la disvastiĝo de la skandinavia kulturo en Baltio kaj donos la eblon por litovaj produktantoj konkuri en Eŭropo.

La 500-megavata elektroligilo LitPol Link kun Pollando estas la unua linio, kiu kunligas la teĥnologie malsamajn kurentajn retojn de Litovio kaj okcidenta Eŭropo. La projekto kostis 370 milionojn da eŭroj kaj estis subvenciata de Eŭropa Unio kaj de la elektroretaj kompanioj de Pollando kaj Litovio.

NordBalt kostis 550 milionojn da eŭroj, estas 453 kilometrojn longa kaj estas la unua kurenta ligo kun Skandinavio. Ĝi ligas ĉiujn landojn ĉirkaŭ Balta Maro al komuna substrukturo danke al la kablo, kiu tra la marfundo ligas du ambaŭborde situantajn transformilajn substaciojn en Klaipeda (Litovio) kaj Nybro (Svedio).

Nun sekvos la sinkronigo de la baltlandaj sistemoj kun tiuj de la kontinenta Eŭropo. Kiel solvi tion — ĉu tra Pollando ĉu tra Skandinavio — estas la esplortasko por spertuloj. Oni esperas, ke la sinkronigo estos efektivigita ĝis la jaro 2025. Dum la solena inaŭguro la estona ĉefministro Taavi Roivas rimarkigis, ke Estonio estas jam kunligita kun nord-eŭropaj landoj kaj havas elektrokurentan ligon kun Finnlando. El tio rezultis kresko de la energia sekureco kaj drasta malkresko de la kostoj de elektro. Li esperis, ke same okazos en Litovio kaj Latvio.

La litova ĉefministro Algirdas Butkevičius substrekis, ke kurentaj ligiloj estas jam dua paŝo al energia sendependeco. La unua estis la terminalo de likvigita natura gaso (LNG) en Klaipeda, kiu ne nur ebligas sendependan liveron de gaso, sed ankaŭ garantias rezervan elektroproduktadon. La nuna paŝo signifas, ke Litovio povos por siaj bezonoj akiri kurenton ne nur el Rusio sed ankaŭ el okcidenta Eŭropo. La projekto garantias fidindan alternativon.

last

korespondanto de Monato en Litovio

[FORIGITA!: bildo]

Dum la ceremonio de la simbola inaŭguro de elektrokurentaj ligoj kun aliaj eŭropaj landoj.