Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Plorinde konsterna

La katalogo de pretekstoj de Franz-Georg Rössler (Monato 2016/01, p. 14) por blindiĝi kaj surdiĝi, kiam homoj estas persekutitaj de milito, estas plorinde konsterna. Lia longa fiargumentaro malbone kaŝas rasisman fonon, kaj mi do opinias neutile respondi kaj limigas min al kelkaj faktoj.

La landoj Sirio, Irako, Afganio neniam estis elmigraj landoj, antaŭ ol militoj tie ekflagris (kaj estus multo por diri pri la kialoj de tiuj militoj). La islamaj elmigrintoj, kiuj serĉis laboron en Eŭropo, venis el Magrebo kaj Turkio.

Sirianoj, irakanoj, afganoj fuĝas pro milito kaj ĝiaj nepriskribeblaj teruraĵoj. Ili ĉiuj estus feliĉegaj tuj reiri en sian landon, se morgaŭ iel povus tie estiĝi paco.

La plejparton de la fuĝantoj akceptas la najbaraj islamaj landoj: Libano, kies loĝantaro estas malpli ol 5 milionoj, akceptas 1,5 milionojn, eĉ se ni ne kalkulas la palestinajn; Jordanio akceptis preskaŭ unu milionon por ok milionoj da loĝantoj; Turkio 1,7 milionojn; Irako, malgraŭ sia propra katastrofa stato, 400 milojn. La Alta Komisariato pri Rifuĝintoj de UN en tiuj landoj bezonas grandan financan helpon, petegas ĝin de okcidentaj landoj kaj ricevas nur oneton da ĝi. Iuj eŭropaj landoj ne nur malakceptas rifuĝintojn ĉe si, sed zorge kudras siajn poŝojn por ne elirigi monon por ili, kiam ili estas for.

Aldone, mi tamen ne povas deteni min rimarkigi, ke post 700 jaroj (ĉirkaŭ 35 generacioj!) en Andaluzio la invadintoj ne plu estis araboj, sed hispanoj. Se ne, la hungaroj reiru al siaj aziaj stepoj, kaj la francoj mi ne scias kien.

Thierry Tailhades

Francio