Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Jesuo fuĝis, sed reiris

Karaj MONAT’anoj, bonvolu skandi kun mi: “Jesuo fuĝas Egiptujon”: -x- x- x-x- Modela titolo. Se mi estus redaktoro de Monato, mi inventus ĝin, se stulta aŭtoro ne trafis tiun intence iom antikvan kaj plene poezian tonon. Sed nun legeblas “en Egiption”, kvazaŭ mi verkis vojaĝraporton. Kaj aldonis la redaktoro “kiel ankaŭ aliaj nun fuĝas”. Ne. Tiu aldonaĵo plene ŝanĝas la intencon de la kontribuo. Jesuo fuĝis kaj reiris en la patrujon. Li alialande ne havis rajtojn (postuleblajn pere de bone salajritaj advokatoj) kaj ne pretendis ion alian ol portempan protekton. Kaj li ne intencis judigi Egiptujon! Li simple revenis kun la gepatroj post certa tempo, antaŭ ol iu provis integri lin en la egiptan kulturon!

Kaj eĉ pli domaĝe, Monato ne aldonis nian ilustraĵon. Pene kune kun mia bilda kunlaborantino mi serĉis kaj trovis la punktpunkte trafan ilustraĵon. Kiom da vivotempo oni rajtas oferi al nerealigitaj pormonataj projektoj?

Franz-Georg Rössler

Germanio