Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

OKCITANIO

Vilaĝo laŭdire sendependa

Gost [gust] (franclingve Goust) estas pitoreska vilaĝeto situanta en la okcitana Pireneo je preskaŭ 2000-metra alteco. Ĝi apartenas al la municipo Laruns, urbeto en Valo Aussau [aŭsaŭ] (franclingve Ossau), en la regiono Akvitanio. Ĝi situas tre proksime al la varmakva banurbo Aigas Caudas [ajgos kaŭdos] (franclingve Eaux-Chaudes), turisma loko jam komence de la 20a jarcento.

Tamen la plej interesa afero pri Gost estas tio, ke ĝi estas ŝajne sendependa ŝtato apenaŭ konata nek agnoskata. Pro sia izoleco, Gost estas regata de konsilantaro tute flanke de ĉiu ekstera leĝaro.

Laŭŝajne Gost neniam estis aneksita de Francio aŭ de Hispanio, ĉe la suda limo de la vilaĝo. Pro la ne-anekso pluraj lokanoj konsideras, ke Gost daŭre restas eta sendependa ŝtateto.

Ministro

Pri Gost parolis Joachim Laine, iama ministro pri internaj aferoj de Francio. “Gost estas respubliko”, li diris, kaj la registaro en Parizo nenion faris por ŝanĝi ĉi tiun situacion.

Do la feliĉaj anoj de Gost daŭre regas sin mem, neniel ĝenate de Francio. En 1913 usona libro, A Handy Book of Curious Information (Utila libreto pri faktoj kuriozaj), de William Shepard Walsh, asertis, ke Gost estas ŝtato sendependa eĉ pli antikva ol San-Marino.

Sed flanke de ĝia sendependeco, reala aŭ ne, Gost estas loko sufiĉe surpriza. Notindas, ekzemple, la longviveco de ĝiaj loĝantoj. Onidire, unu Gost-ano vivis 123 jarojn. Eble helpis la libereca aero de tiu ĉi pirenea vilaĝeto.

Ferriòl Macip

korespondanto de Monato en Katalunio kaj Okcitanio