Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pri la artikolo Virino abortigas, nombroj pensigas de Paulo Sérgio Viana (Monato 2015/12, p. 19) mi volus rimarkigi, ke la loĝantaro de Slovakio havas liberalan opinion pri la demando de abortigoj. Laŭ la slovaka ĵurnalo Pravda, kiu komence de januaro 2016 publikigis la rezultojn de enketo pri Socio por planita gepatreco, 64 % de la slovaka loĝantaro pensas, ke nur la virino havas rajton sendepende kaj individue decidi pri abortigo. Laŭ la enketo, ekzistas nur tri gravaj kialoj por abortigo, aŭ artefarita interrompo de la gravedeco: (1) la sanstato, resp. endanĝerigo de la vivo de la patrino (konsentas 85 % de la loĝantaro), (2) gravega difekto de la ido (79 %) kaj (3) seksa perforto de la virino (79 %). Estas rimarkinde, ke la nombro de abortigoj en Slovakio daŭre malaltiĝas. En 1990 la ministrejo pri sano registris 47 900 abortigojn, en 2014 nur 15 625.
Julius Hauser
Slovakio