Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mortis almenaŭ ses homoj, kiam meze de januaro eksplodis ses bomboj en la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Tuj poste pafis policanoj kontraŭ la teroristoj de la t.n. Islama Ŝtato kulpaj pri la atenco.
Tre baldaŭ populariĝis kradskatola etikedo: “#PreĝuPorĜakarto”. Al multaj malplaĉis la vortumado pro la sugesto, ke indonezianoj malfortas kaj bezonas preĝojn. Anstataŭe aperis en Interreto la pli akceptebla “#NiNeTimas”.
Tiel oni volas montri, ke la indonezianoj ne timas teroron kaj ne akceptas teroristojn. Tion indikas la fakto, ke post la eksplodoj kaj dum la pafado homoj ne forkuris sed venis por vidi, kiel kontraŭbatalas la teroristojn la polico.
Kaj do, ju pli da homoj, des pli da profitoj. Tiel pensis vendistoj, kiuj siajn varojn ekofertis ĉirkaŭ la sceno de la eksplodoj. Komercistoj proponis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn ne nur al la scivola publiko sed ankaŭ al policanoj. Ŝajnas, ke hejmeniri sen mono prezentas pli grandan teroron ol la eksplodoj.
Disfamiĝis la novaĵoj pri la sentimaj vendistoj — ankaŭ pri la belaspekto de du policanoj, kiuj aperis en televidaj kanaloj. Subite retemuloj pli diskutis la vendistojn kaj la policanojn ol la teroristojn.
Kiam kelkajn tagojn poste estis komunikita la morto de la brita Harry Potter-aktoro Alan Rickman, la publiko turnis sian atenton al li. Plia indiko, ke veras la furoraĵo “#NiNeTimas”.
Nun la lando funebras, aparte ĉar la teroristoj — almenaŭ teorie — kunhavis la islamon kun la plimulto de la indonezianoj. Tamen la popola reago montras, ke oni neniam akceptos terorismon.
Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana
korespondanto de Monato en Indonezio
[FORIGITA!: bildo]
La bomboj eksplodis ĉirkaŭ tiu ĉi loko en Ĝakarto. Foto: SEPT