Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Monato (2016/01, p. 11) ni malkovris la emon de japanoj al pureco. La genieco de la japanaj necesejoj havas diversajn aspektojn kaj originojn. Unue danke al tiaj tre ellaboritaj iloj maljunaj personoj povas pli longe vivi hejme solaj kaj pli malfrue translokiĝi al maljunulejoj. Eble en la okcidentaj socioj, kie okazas la sama maljuniĝo de la popolanoj, venos la sama bezono.
La genieco de la japanaj necesejoj aperas en la formo de la akvujo. Post uzo de la necesejo tiu akvujo malpleniĝas, kaj poste repleniĝas denove. Ĉar la kovrilo de la akvujo estas kuvoforma kaj la akvokrano iom pli alte konstruita, la uzanto povas lavi siajn manojn per la alvenanta akvo, kiu poste purigos la necesejan kuvon okaze de la venonta uzo. Tiaj akvujoj japanstilaj devus nepre aperi en la tuta mondo. Oni povus per ili ŝpari enorme multe da akvo.
Mireille Grosjean