Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kune kun 19 aliaj eŭropaj urboj la orient-slovaka metropolo Košice [koŝice] (ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo) fariĝis la eŭropa sporta ĉefurbo 2016. Ĉi tiun titolon povas akiri eŭropaj urboj kun inter 25 000 kaj 499 999 loĝantoj, kaj kiuj kapablas enplekti vastan publikon, de infanoj ĝis pensiuloj, en diversajn sportojn.
Krom Košice, la aliaj sportaj ĉefurboj jenas: Chalon-sur-Saône (Francio), Crema, La Spezia, Lupatoto, Molfetta, Pisa, Ravenna, San Giovanni, Saronno kaj Scafati (Italio), Gijón, Las Rozas, Melilla (Hispanio), Krško (Slovenio), Liepaja (Litovio), Ruse (Bulgario), Setúbal (Portugalio), Stoke-on-Trent (Britio) kaj Tilburg (Nederlando).
Košice prezentas plurajn aktivaĵojn, inkluzive de la 93a internacia pac-maratono (duonmaratono, minimaratono kaj konkursoj por handikapuloj), monda ĉampionkonkurso en sportaj dancoj por plenkreskuloj, monda konkurso en retpilko kaj akvopilko, eŭropa konkurso en korbpilkludo, kaj diversaj karitataj konkursoj.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio