Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Literaturo

NOVELO

La lumtura gardisto

Ĉi-sube la maro flagras, reflektante la helon de la luno, kaj via stelo, kiu en la ĉielo brilas, ŝajnas tremigi la rompiĝeman, senmovan silenton ĉirkaŭ mi. Ŝanĝiĝas neniam io ĉi tie: jen la sama maro, la kutimaj lumoj ĉe la horizonto, kaj ĉi tiu lumturo, kie ĉiuvespere jam delonge mi alfenestriĝas por admiri la golfon. Ĉi tie nenio ŝanĝiĝis, sed kiu scias, ĉu kaj kiom ŝanĝiĝis vi post tiom da jaroj! Pli kaj pli ofte mi pri tio demandas min: fakte, kiam ajn mi estas ĉi tie, mi spertas daŭran revenon al vi, al la memoroj pri vi, al tiuj jaroj, kiujn ni iam pasigis en ĉi tiu malgranda vilaĝo ĉemara.

Mi memoras, ke, kiam mi estis infano, mi ja kutimis nokte veni ĉi tien, kune kun mia patro. Vintre ni flamigis la fajron, poste ni supreniris du ŝtuparojn, kaj, malantaŭ la vitro, ni pasigis jarojn rigardante la flagrobrilojn de lanternoboatoj, kiuj ondiĝis iuloke sur la maro. Por ĉiu el tiuj lumoj paĉjo inventis rakontojn, rakontojn pri fiŝkaptistoj kaj piratoj, pri herooj kaj rabistoj. Li havis la kutimon rakonti ilin al mi, ĝis mi ekdormis.

La rakonto, kiu plej entuziasmigis kaj impresis min, estis sendube tiu, kiun li aŭdigis al mi dum somerpluva nokto. Temis pri kliko de piratoj, kiuj estis elŝipiĝintaj iumatene sur la strandon, forrabante ĉiujn knabinojn kaj virinojn el nia lando kaj portante ilin malproksimen al kruela riĉega suvereno, kiu estis paginta la piratojn por tiu malica ago. Tre sagaca knabo estis tamen sukcesinta sin kamufli kaj, ekspluatante la konfuzon, esti forkaptita. Inter la forŝtelitaj knabinoj troviĝis lia koramikino, kaj li volis ĉiakoste savi ŝin. Nokte, dum multe da piratoj dormis, alveninte al la vasta maro li estis sukcese liberiĝinta, mortigante kaj ĵetante en la maron la rabistojn trafitajn de surprizo, kaj reportante al la marbordo — sendifekte kaj sekure — ĉiujn virinojn.

Tiel mia fantazio galopis, kaj mi prirevis min mem kiel heroon. Mi imagis la piratojn kaptantaj vin kaj la ceterajn knabinojn; mi imagis min eniranta kaŝe, sed sukcese, en la ŝipon — same kiel la knabo en la rakonto — kun vi; poste mi estis ĉe via flanko, mi premis vian manon, kaj vi premis la mian, kvazaŭ dirante “mi ja timas, sed ... kun vi apud mi, estas malsame!”. Kaj en la plej favora momento mi agis kiel la heroo de la rakonto, liberigante unue vin kaj poste la ceterajn knabinojn. Tiel mi fariĝis heroo kaj — kio plej gravis por mi — via heroo!

Infanaj revoj, infanaj emocioj, kiel tiun fojon, kiam vespere mia patro portis nin kun si, por ke ni vidu sunsubiron meze de la maro, pere de lia malgranda remboato ĉiam kablofiksita antaŭ la lumturo. La ĉielo fariĝis rozkolora, purpura, turkisa kaj fine malluma. Kaj, kiam noktiĝis, sen esti aŭdebla, mallaŭte vi diris, apogante vian etan brakon sur miajn ŝultrojn kaj movante min apud vin: “Rigardu” — vi montris ĝin per la alia brako — “ja rigardu tiun stelon ĉi-supre: ĝi ŝajnas brili, ĝi ŝajnas okulumi al la luno ... Jen, vi estas la luno, ĉar vi iras ĉiuvespere al la lumturo kun via patro, kaj la lumturo ja lumigas kiel la luno; mi estas male tiu stelo, kiu tremas kiel koro. Ĉu vi vidas ĝin tie, super ni? Kiam vi rigardas tiun stelon, vi ja rigardas min”.

Ĉiunokte mi ja rigardadis tiun etan stelon tra la stelaro, kiu brilis kaj vere pulsis kiel koro en miaj infanaj okuloj, kaj mi pensadis pri vi. De tempo al tempo mia patro reportadis min sur firman grundon, demandante min, kion damne mi fikse rigardas en la ĉielo aŭ kial mi ne sekvas lian rakontadon.

Kelkfoje mi prirevis min mem ne nur kiel heroon (por pruvi, ke mi indas je vi) sed eĉ kiel ĉampionon, al kiu popolamaso hosanis pro iu eksterordinara prodaĵo. Poste mi imagis, ke mi zorge serĉas vin tra tiu festanta amaso kaj iuloke ja trovas vin, brakmovantan, por ke mi vidu vin, dum via patrino klopodas ĉiumaniere kvietigi vin. Poste mi min ĵetis mezen de la popolamaso por atingi vin, por unuiĝi kun vi, por brakumi vin, stringi vin kaj festi kun vi, prirevante kun vi, ke ni disiĝos kaj perdiĝos neniam plu.

Sed rapide ĉio finiĝas. Oni ekdormas kaj, kiam oni vekiĝas, jam tagiĝis, la suno leviĝis kaj onia stelo estas jam malaperinta, forviŝita de tro da lumo. Kaj sammaniere, kun la sama rapido, pasas la jaroj, kaj oni komprenas, ke oni ne plu estas infano, ke onia stelo perdis sin en la memoro kaj en la kvazaŭblindiga lumeco. Kaj mi scias, ke vi ne plu atendas min ĉiutage en la lernejo, ĉar ni kreskis kaj perdiĝis tra la vojoj de la homoj.

En la lastaj jaroj paĉjo ne plu rakontis al mi fabelojn: mi ne plu estis tiel juna por kredi je ili kaj por aŭskulti ilin pasie. Cetere multaj aferoj okazis malsame, ol mi atendis. Miaj amikoj baldaŭ ekridis pri mi, kiam mi rakontis al ili tion, kion mi ĉiuvespere faris. Ili sentis sin superaj al mi, nur ĉar iliaj patroj faris metiojn pli dignajn ol mia patro. Mi reagis malbone, por ne perdi ilian amikecon kaj ne esti mokata. Tute subite, mi iutage rifuzis iri kun mia patro al la lumturo. Tio tamen ne sufiĉis, por ke oni akceptu min. Iel ajn, mi malsamis. Mi bezonis ion plian ol tion, kion miaj amikoj donis al mi. Mi serĉis iun, al kiu mi povu elverŝi mian koron, al kiu mi povu paroli pri miaj duboj, pri mia nememfido, pri ĉiuj tiuj pensoj, kiuj turmentis mian animon: animon, kiun mi malkovris terure sentema kaj kiun ili ŝajne ne povis kompreni. Mi estis malsama ol ĉiu el ili. Mi estis eksterkanona, eksterkunteksta.

Tiel mi fermiĝis en mi mem, rifuĝante ene de la sama animo, kontraŭ kiu mi daŭre batalis.

Estis malfacila periodo: mi estis dubema inter la impeta deziro supervenki la rompiĝemon, kiun mi sentis ene de mi, kaj la ideo rezignacii kaj alkutimiĝi al ĉi tiu doloriga situacio. Iom post iom mi komencis akcepti la ideon, ke mia malsameco estas io neforviŝebla, io kunnaskita en mia karaktero. Finfine, tio povis eble esti io bona: io, kio igis min suferi, sed pri kio mi povus fieri.

Mi estis sukcesanta malrapide akcepti min mem tia, kia mi estis; mi estis lernanta ne timi esti mi mem; kaj mi ekaperigis sen konsciencriproĉoj la tutan enan forton, kiun mi sentis pulsanta en mi. Tamen mi ankoraŭ ne kapablis tion fari tre bone.

Iutage, dum mi ordigis malnovajn polvoplenajn librojn, eltirante du aŭ tri el bretaro, mi vidis ion fali. Temis pri ĉifita bileto, kiu facile komprenigis, kiom longe ĝi estis premtordita inter la libroj kaj muro. Mi estis ĝin forĵetonta, sed iom da scivolo puŝis min legi ĝin, elkodigi ĝiajn vortojn, klopodi kompreni, de kie ĝi venis.

Tuj mi rekonis, fortrenite de intensa (pli kaj pli intensa!) korbatado kaj de emocio longe ne sentata, vian skribmanieron, vian ruĝan plumon, per kiu vi ĉiam skribadis al mi; kaj mi legis malmultajn, malgrandajn, bloklitere skribitajn liniojn: “Vi estas la plej bona el ĉiuj, ĉar nur vi iras al la lumturo, ĉar nur vi estas simpatia, kaj mi tial volas esti por ĉiam kun vi. Kiam ni estos adoltoj kaj ni geedziĝos, ni iros ĉiutage al la lumturo kaj mi estos ĉiutage kun vi, kaj ni estos ĉiutage kune, ĉu ne vere?” Mi estis jam ploranta. Mi tremis pro la emocio esti trovinta vian malnovan, tre malnovan, etan bileton, kiun vi skribis al mi, por mi, antaŭ tiom da jaroj.

Nur tiumomente, post tiom longe, mi elkomprenis. Mi elkomprenis, finfine, ke mi povas esti kapabla akcepti min kaj ami min pro ĉio, kio mi estas. Pro ĉio, kio mi estas. Kaj mi elkomprenis, ke tio ne estas tre malfacila, se iam ni sukcesis tion fari tiel bone. Danke al la vortoj de knabino. Danke al viaj vortoj.

Tiel mi decidis iri denove al la lumturo, kun mia patro, kaj unuafoje mi estis vere orgojla pri tiu afero, kiun delonge mi provis kaŝi ĉiel ajn.

Tiuvespere mi longe parolis kun paĉjo pri la rakontoj, kiujn li inventis por mi dum mia infana aĝo; pri la kialoj, pro kiuj mi tiel longe ne volis iri tien. Liaj emociitaj okuloj brilis kiel pasintece: nur lia frunto ŝajnis krispigita de kelke da pliaj faltoj. Mi klarigis al li, ke, post tiom da noktoj pasigitaj tie kun li, antaŭ multaj jaroj, io estis bedaŭrinde ŝanĝiĝinta, kvazaŭ la suna lumo estus abrupte blindiginta min por puŝi min, kiel okazas ĉe multaj personoj, en mondon, kie la ŝajno gravas pli ol la esto; kie la plej sinceraj emocioj kaj sentimentoj estas izolataj en angulo, kaj pravas nur tiu, kiu krias plej laŭte. Male mi estis ĵus kompreninta, ke la plej sinceraj vortoj venas ĝuste de tiu, kiu ne krias; de tiu, kiu ne estas kreita por la blindiga lumo de la suno, sed por la malforta helo de la luno.

Mi iomete etendiĝis eksteren, por serĉi tiun: vian stelon. Kaj tiumomente, kvazaŭ senvole, mi vidis ĝin. Kaj mi rapide memoris ĉion, dum intensa ektremo laŭiris mian dorson. Mi longe plu rigardis tiun, kiel en mia infana aĝo, ŝiprompante en senfinan maron de memoroj.
Ĝi plu brilis.
Ĝi estis brilanta kiel tiam.

Kaj jen, post tiom da pasinta tempo, mi estas ankoraŭ tie ĉi: mi pluflamigas la fajron vintre, kaj poste mi rigardas la maron kaj la stelojn tra la ĉiamaj vitroj. Mi ofte estas sola: mia patro jam venas ĉi tien nur somere, ĉar liaj ostoj suferas pro la trablovoj de la malvarma sezono, kiuj ĉi tie multas.

Kiam ajn la ĉielo estas sennuba, mi pasigas mian tempon admirante vian stelon, kiu plue ŝajnas okulumi al mi. Mi repensas pri la infanaj jaroj, kiujn ni kune pasigis; pri tio, kio ni estis kaj tio, kio mi volis fariĝi ... Mi volis iĝi heroo kaj savi vin de la piratoj, kiel en la rakontoj kreitaj de mia patro. Mi volis iĝi ĉampiono, por ke vi fieru pri mi. Mi volis iĝi la plej bona en la mondo nur por vi ...

Nenio el ĉio ĉi mi fariĝis. Tamen venkita mi ne sentas min. Mi restis ĉi tie kaj ja estas nura lumtura gardisto, kiel pasintece. Mi rigardas la saman marpecon, kiun mi ĉiam rigardis. Sed mi estas feliĉa, kvankam mi opinias, ke mi nun povas diri al vi, ke tre mankas al mi tia persono, kia vi estis. Mi estas kontenta, ĉar ĉi tiu loko, kvankam neŝanĝiĝema, jam instruis al mi multon. Kaj estis bele malkovri iompostiome, ke vi prave en tiu malproksima vespero komparis min kun la luno. Mi ja estas ĉi tia: mi povas doni al vi ne la blindigan forton de la suna lumo, sed la delikatan kaj sinceran helon de la luno, kiu malantaŭ sia ŝajna mildeco kaŝas la forton, kiu tajdojn delokas.

La lumturo brilas ĉiam, malmultajn metrojn super mi, dum vi estas — kiu scias kiom! — malproksima. Sed la esperon refoje trovi vin mi neniam perdis. Estas ankoraŭ, ankrita ĉi-sube, la eta remboato de mia patro, nia eta remboato, kiu malplenas. Sed ĝi esperas gastigi ankoraŭfoje iun kun sia varma brakumo el seka ligno.

Kaj ĉiuvespere mi atendas vin, ĉi tie en la lumturo, por ke ni kuru unu al la alia kaj retrovu nin kiel pasintece, brakumante nin forte, premante niajn manojn kaj poste atingante la vastan maron por rigardi vian stelon.

Jes, finfine vi estos denove apud mi, dum la lumturo pli kaj pli kaj pli malproksimiĝos ...

Roberto Pigro kaj Stefano Moroso