Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Val-ora!

La aŭstra ŝtato posedas 280 tunojn da pura oro, kiuj valoras 9,5 miliardojn da eŭroj. La plejparto de tiu trezoro troviĝas eksterlande: 6 tunoj en Svisio kaj 224 tunoj en Britio. La resto, 50 tunoj, kuŝas en enlandaj trezorujoj.

Aŭstrio aĉetis oron ĉefe en la ekonomie prospera fazo dum la 1980aj jaroj. Per tiu oro oni povis stabiligi la kurzon de la tiama aŭstra devizo, la ŝilingo. Tial la oro troviĝu tie, kie oni povas ĝin tuj vendi, do en Britio.

Ingotoj

Hodiaŭ, en la erao de la eŭro, tio ne plu necesas. Oni decidis do reimporti 140 tunojn de tiu flava metalo el Britio al Aŭstrio. Post kontrolo eksterlanda kaj enlanda, por certigi, ĉu la ingotoj konsistas vere el oro, migris pasintan novembron 15 tunoj al Aŭstrio. Ĝis 2020 en la aŭstraj trezorujoj kuŝos 140 tunoj.

La maso de unu ingoto, kiu konsistas minimume el 99,5 % da oro, estas 12,5 kg. Ĝi longas 25 cm, larĝas 7 cm kaj altas 4 cm.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Grafikaĵo kun skriba permeso de la Aŭstra Nacia Banko (ÖNB). Unu ingoto egalas al 10 tunoj da oro.

[FORIGITA!: bildo]

Unu el la plej popularaj or-moneroj estas “Philharmoniker”. La 100-eŭra monero konsistas precize el unu unco da pura oro (31,103 gramoj). En januaro 2016 ĝi kostis 1050 eŭrojn. Impostoj ne pagendas. Fonto: Münze Österreich.

[FORIGITA!: bildo]

Okaze de la jubileo “200 jaroj de la Aŭstra Nacia Banko” la poŝto eldonis specialan poŝtmarkon la 18an de januaro 2016. La eldonkvanto estas 170 000 kaj la nominala valoro 1 eŭro.