Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

DORLOTBESTOJ

Bojkotataj bojantoj

Laŭdire hundo estas fidela, kaj ĝia konduto komprenebla; dum kato estas sendependa, kaj ĝia konduto mistera. Argumentoj tiaj pri hundoj kaj katoj estas senkonkludaj.

Pli konkludaj estas statistikoj pri dorlotbestoj. En Japanio pli multas hundo- ol kato-posedantoj. Sed ŝajnas, ke baldaŭ nombre superos la katoj. Laŭ asocio pri manĝaĵo por dorlotbestoj estis tenataj en 2014 10 350 000 da hundoj kontraŭ 9 960 000 da katoj. Dum la lastaj kvin jaroj malkreskis hundo-nombroj je 12,5 %, dum kreskis je 3,5 % la kato-nombroj.

Maljuniĝo

La kialo de la hundo-malkresko rilatas al la aĝiĝo de la japana socio. Pensiuloj trovas, ke ili ne plu povas promenigi sian hundon enparke aŭ surstrate, dum katoj ne bezonas promenigadon.

Parte pro tio, kaj pro la ŝanĝo de homaj gustoj, katoj fariĝis pli popularaj. Ili eĉ aperas pli ofte ol hundoj en la televido.

Translokiĝo

Tiuj, kiuj pro sia aĝo aŭ translokiĝo ne povas prizorgi kaj nutri sian dorlotbeston, portas ĝin al la publikaj higienaj oficejoj. Ankaŭ novnaskitaj hundidoj kaj katidoj, kiujn neniuj akceptas kiel familianojn, estas tien portataj.

La oficejoj “traktas” ilin per gaso aŭ injektoj. En 2013 en la tuta lando 128 000 hundoj aŭ katoj estis tiel “traktitaj”.

Sed, danke al besto-protektaj organizaĵoj kaj la higienaj oficejoj, kiuj strebas trovi novajn mastrojn, la nombro de viktimaj dorlotbestoj malgrandiĝis.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio