Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

KROATIO

Solvo senprecedenca

Stranga politika proceduro, ĝis nun nespertita en Kroatio, okazis inter la ŝtataj balotoj en la 8a de novembro 2015 kaj la starigo de nova registaro en la 22a de januaro 2016.

Dum la balotoj elektiĝis krom la du plej fortaj partioj (la dekstra HDZ, kun 59 parlamentaj lokoj, kaj la maldekstra SDP, kun 56 lokoj) ses aliaj partioj. Inter tiuj la nove fondita grupo MOST (Ponto) gajnis surprize 19 lokojn en la 151-seĝa parlamento.

Ne eblis kunmeti la necesan plimulton por krei registaron sen MOST. Aliaj partioj dekstraj kaj maldekstraj ne ebligis plimulton por iu ajn flanko.

La MOST-estro

La ĉefo de MOST, Božo Petrov, gajnis simpation, ĉar li estas eksterordinara oratoro kaj la ĝisnuna urbestro en eta urbeto, Metković. Tie li sukcesis ordigi la urbajn financojn kaj interalie malgrandigis la salajrojn de la administrantaro, inkluzive de si mem. Li intertraktadis kaj kun HDZ kaj kun SDP, insistante, ke la registara prezidanto estu fakulo kaj ne politikisto, ĉar MOST promesis tion al la balotantoj.

Tiun postulon neniu volis akcepti kaj la intertraktoj daŭris kaj daŭris. Fine, post du monatoj, Petrov subite anoncis, ke li koalicios kun la dekstra HDZ. Ambaŭ interkonsentis, ke la nova registara prezidanto estu Tihomir Orešković, financa direktoro de la granda farmacia kompanio Teva.

Orešković naskiĝis en Kroatio, sed kiel sesjarulo ĝin forlasis. Li studis en Kanado kaj parolas tre ridindan, fuŝan kroatan lingvon.

Sukcesis

Post trisemajnaj traktadoj inter MOST kaj HDZ ili sukcesis proponi membrojn por ĉiuj ministraj postenoj kaj fine, la 22an de januaro, la parlamento akceptis la planojn.

La ministraro konsistas el tute nekonataj personoj, ĝis nun neaktivaj en politiko. Ne antaŭvideblas kiel funkcios la registaro kaj ĉu ĝi kapablos solvi la sennombrajn problemojn de la ŝtato. Antaŭ ĉio Kroatio enorme ŝuldas, kaj ĝia produktado neniel kontentigas.

Se Kroatio havus pli ol 5 %-an malnetan jaran kreskon, ĝi kapablus repagi nur la interezojn por la kreditoj prenitaj. Tamen ĝia nuna jara malneta produkto kreskas inter 1 kaj 2 %. Ĝuste en 2016 la lando devas repagi escepte grandajn sumojn (entute pli ol 16 miliardojn da eŭroj — ekvivalento de po 4000 eŭroj por ĉiu loĝanto).

Indikas

Ke MOST malkaŝis, ke ĝi traktis kun Orešković, ke li iĝu ĉefministro jam kvar monatojn antaŭ la balotoj, indikas, ke Orešković estas jam de longe planata por tiu funkcio.

Kaj ke li la tutan vivon laboris por grandaj multnaciaj farmaciaj kompanioj, indikas, ke li estas iu, kiu batalos por la interesoj de la granda kapitalo — kio neniel promesas bonon por Kroatio.

Antaŭa registara prezidantino, Jadranka Kosor, diris, ke HDZ efektive elpensis MOST, por ke nova juna partio ŝajnigu trian eblon por popolo, kiu jam malesperis pri la samaj politikistoj en la du grandaj partioj.

Eblas konkludi, ke la fortoj de la dekstro tre bone elmanipulis la popolon en la interesoj de la monda bank-novkapitalismo kaj ke ili celas laŭeble sklavigi Kroation, kiu apenaŭ kapablas rezisti.

Zlatko Tišljar

korespondanto de Monato en Kroatio