Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

Inspira vizito

Vizitis Kubon en januaro unu el la plej renomaj atletoj de la mondo. La rumanino Nadia Comăneci fariĝis dum la olimpiaj ludoj en 1976 la unua, kiu ricevis “perfektan” dek-poentan rezulton en gimnastiko. Krome ŝi gajnis entute kvin orajn medalojn.

En Havano, ĉe la nacia lernejo pri gimnastiko, Comăneci renkontis atletojn, kiuj tie trejniĝas. Ŝi parolis kun i.a. Manrique Larduet, kiu gajnis la arĝentan medalon pasintjare ĉe la monda ĉampionado pri gimnastiko en Skotlando.

Stelulo

Diris la rumanino: “Havi gimnastikiston kiel Larduet pruvas, ke ne gravas la loko, kie iu naskiĝas, por iĝi stelulo.”. Ŝi aldonis, ke la sukceso de Larduet inspiras multajn infanojn.

La vizito de Comăneci koincidis kun la dua “Granda Premio de Havano” pri ĵudo. Ŝin invitis la prezidanto de la internacia federacio pri ĵudo Marius Vizer, mem rumandevena.

Juan Carlos Montero Medina