Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

AŬSTRIO

Ŝparporkoj kaj ŝilingoj

Ŝparporko estas eta, interne malplena figuro kun fendo supre por enĵeti monerojn. La materialo estas tre diversa: Plasto plej ofte, sed ankaŭ ceramiko, vitro, gumo, eĉ kokosa nukso, ligno, papero kaj diversaj metaloj.

En Aŭstrio oni ankoraŭ trovas en ŝparporkoj ŝilingojn kaj groŝojn, kiujn oni uzis ĝis la 30a de junio 2002. Ekde la 1a de januaro 2002 validas eŭro kaj cendo. Pli ol 98 % de la ŝilingaj monbiletoj la aŭstroj ŝanĝis kontraŭ eŭraj monbiletoj.

Eluzita matraco

Tamen nur 44 % de la ŝilingaj moneroj revenis al la Aŭstra Nacia Banko. Ilin retenis kolektantoj aŭ pri ili oni simple forgesis. Fojfoje oni malkovras malnovajn monerojn kaj monbiletojn sub eluzita matraco, en ŝu-skatolo, en sekreta fako de disfalema ŝranko aŭ inter la folioj de eksmoda libro.

Pro tio la nacia banko ĉiujare starigas buson en diversaj lokoj. En la buso oni povas ankoraŭ ŝanĝi ŝilingojn kontraŭ eŭroj.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Kolektanto de ŝparporkoj estas la litovino Gražina Opulskienė, kiu montras sian plej grandan ŝparporkon. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Ĝis 2002 en Aŭstrio validis ŝilingoj kaj groŝoj. Foto: WALTER KLAG