Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

UNIVERSITATOJ

Studentoj bezonataj

En januaro, la kuba ministerio pri supera instruado ekaplikis reformojn, celante allogigi la universitatajn studprogramojn, precipe pedagogion. Dum pedagogio kaj agronomio apartenas al la malplej popularaj programoj, ĝenerale en ĉiuj fakoj kubaj universitatoj ne sukcesas allogi bezonatajn studento-nombrojn.

Kvankam en Kubo eĉ universitata studado estas senpaga, forrestas studentoj. Surprize, ĉar jam de jardekoj laborposteno estas garantiata al tiu, kiu sukcese finas siajn universitatajn studojn. Por junuloj, kiuj bone kompletigis sian devigan militservon, ekzistas programo, kiu helpas ilin prepariĝi por eniri universitaton.

Turismo

Tamen ŝanĝiĝas la situacio. La malfacilaj jaroj post 1989 skuis la kuban socion. Aferoj, kiuj antaŭe ŝajnis esti eternaj kaj firmaj kiel rokoj, senspure dissolviĝis. Turismo fariĝis unu el la malmultaj aferoj, kiuj sukcesis flori, kaj multaj homoj forlasis instruadon aŭ inĝenieradon, serĉante iom pli da aĉetpovo.

Poste venis pliaj ŝanĝoj. Oni provis disvolvi la cuentapropismo, kuba esprimo kiu signifas la estiĝon de sendependaj laboristoj kaj etaj, privataj negocoj. Tiaj firmaoj ofte pagas pli altajn salajrojn ol ŝtataj entreprenoj, do pli da homoj turnas sin al ili. Laboristo en privata negoceto povas perlabori pli da mono ol inĝeniero aŭ kuracisto.

Krome, junuloj ofte preferas gajni monon post meznivela, ne universitatnivela instruado. Ili eklaboras en paladares, do etaj, privataj restoracioj, anstataŭ profesie karierumi. Ili volas ne nur sendependiĝi kaj “vivi sian propran vivon”, sed meti monon en siajn poŝojn. Ankaŭ elmigrado elŝuĉas laborfortojn.

Teknikisto

Do, por varbi studentojn, la instancoj kreos novan instru-nivelon (superan neuniversitatan instruadon), kun daŭro du- aŭ tri-jara, same kiel en aliaj mondopartoj. Oni plifaciligos la aliron al pedagogiaj fakoj. Enirekzamenoj ne estos devigaj por tiuj, kiuj posedas diplomon de meznivela teknikisto, kondiĉe ke estu studloko.

Kandidatoj por ĉiusabataj kursoj ne estos devigataj trapasi enirekzamenon. Malaperos la insisto, ke tiaj kursanoj estu oficiale registritaj kiel laborantaj. Ankaŭ aranĝoj por tiel nomataj distancaj studprogramoj fariĝos pli flekseblaj. Por partoprenantoj ne plu ekzistos aĝolimo.

Nova montras sin la postulo regi la anglan je nivelo de “sendependa uzanto” por akiri diplomon. Ĉiu universitato pretigos diversnivelajn kursojn de la lingvo, libere elekteblajn de lernantoj laŭ ilia bezono.

Alberto García Fumero

korespondanto de Monato en Kubo