Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

Akceptema Albanio

Akceptis Albanio laŭ peto de la usona ŝtat-sekretario, John Kerry, pliajn anojn de la irana opozicio en ekzilo, t.n. mujahedinojn.

Jam loĝas en kvartalo de la albana ĉefurbo Tirano kelkcentoj da mujahedinoj alvenintaj la pasintan jaron. Probable ili sentas sin komfortaj almenaŭ de religia vidpunkto, ĉar tie jam loĝas islamanoj. Certe ili pli sekuras ol en loĝejoj apud Bagdado, kie ilin atakas teroristoj.

Albanio akceptis ankaŭ ujgurojn, origine el nord-okcidenta Ĉinio, liberigitajn lastatempe el la usona prizono Guantanamo. Protestis la ĉina registaro. Verŝajne venos al Albanio ankaŭ sirianoj.

Pri la enalbaniigo de la diversaj grupoj konsentas la politika opozicio, konsistanta el demokratoj kaj dekstruloj, kiu ofte kontraŭas la socialistan registaron.

Bardhyl Selimi