Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La artikolo Senharmonia timbalbato (Monato, 2016/03, p.12) bone priskribis la nuntempan situacion en Germanio. La kanceliero Merkel faris gravajn politikajn mispaŝojn. Ŝi diris, ke nek Germanio, nek Eŭropa Unio povas gardi siajn limojn, sed intertraktis kun la turka diktatoro Erdogan, por ke li ĝuste tion faru.
La plimulto de la germanoj fakte bonvenigus fuĝintojn el Sirio kaj Irako, sed tiuj konsistigas nur ĉirkaŭ 30 % de la migrantoj venantaj al Germanio. Menciindas, ke inter la kanajlaro atakanta virinojn dum la silvestra nokto preskaŭ ne estis sirianoj aŭ irakanoj. Temis plejparte pri krimuloj el norda Afriko, kiuj en Turkio aliĝis al la migrantula karavano.
Surprizis min, ke en la germana demokratio unu sola homo (Merkel) decidas pri aferoj, kiuj grave influas la sorton de la tuta nacio. Pluraj juristoj opinias, ke Merkel agas kontraŭkonstitucie.
Jiri Proskovec
Germanio