Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

AZILPETANTOJ

Amo anstataŭ pafpaf!

En Germanio kreskas nova politika movado kaj partio: Alternativo por Germanio (germane: Alternative für Deutschland, mallonge AfD). Ĝi estas ŝajne neŭtrala kaj bonvena al multaj civitanoj. Fakte tiu movado estas ksenofobia, dekstra, parte rasisma kaj preta al perfortaj rimedoj.

Nuntempe amaso da rifuĝantoj strebas atingi mezan Eŭropon. La AfD-prezidantino, Frauke Petry, antaŭnelonge postulis, ke oni pafu kontraŭ rifuĝantoj, krom infanoj, penetrantaj landlimojn. Du AfD-magistratanoj en la sud-germana urbo Augsburg invitis Petry al solena akcepto en la urbodomo.

Tamen nek la magistrato nek la urbestro sola volis bonvenigi politikistinon forte kritikatan pro siaj eldiroj kaj malpacema kampanjo kontraŭ rifuĝantoj kaj azilpetantoj.

Pac-premio

Nepras memori, ke Aŭgsburgo ne hazarde nomiĝas “pacurbo”, memore al la religia paco de 1555. Ĉiun trian jaron la urbo donas pac-premion, kiun ricevis ekzemple la germana prezidinto Richard von Weizsäcker (1994) kaj Miĥail Gorbaĉov (2005).

Do la 12an de februaro la aŭgsburga Unuiĝo por Homa Digno (germane: Bündnis für Menschenwürde) invitis al kunveno porpaca. Kolektiĝis pli ol tri mil civitanoj sur la urbodoma placo por pace sed laŭte protesti.

En la nokta ĉielo ŝvebis balonoj kun la devizo “Amo anstataŭ pafpaf!” (“germane”: Amore statt pengpeng!). Membroj de teatra ensemblo kantis kun ĉeestantoj la bethovenan himnon al la ĝojo kaj rokkanton el la muzikalo “Hair”. “Let the sunshine in” (“La sunlumon enlasu”).

Jomo Ipfelkofer

korespondanto de Monato en Germanio

[FORIGITA!: bildo]

Pli ol tri mil manifestaciantoj protestis kontraŭ la vizito de “malpacema” politikistino al la “pacurbo” Augsburg. Foto: JOMO IPFELKOFER