Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Thierry Tailhades esprimis sian opinion pri mia analizo “katalogo de pretekstoj” (Monato 2016/02, p. 6). Li kontraŭreagas ne per rektaj argumentoj, sed per propra katalogo. Krome li bonvolu klarigi, kial li vidas ĉe mi “rasisman fonon”. Mi ne scias, kio estas homa raso, sed bone konas malbonfarajn samlandulojn de ĉia deveno. Kaj ĉu mi, esperantisto de tridek jaroj, laŭ lia aserto estas rasisto? Ne, nek rasisto, nek naziisto. Sed mi konas la pasintecon kaj preferus ne dedukti el ties eventoj la estontecon.
Rössler Franz-Georg
Germanio