Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Bildoj pri amo kaj arto

Kiel artisto, Poul Dyrholm prezentas pli ol 70 bildojn kun tekstoj en ĉi tiu verko. Ĉu li celas kultantojn de amo kaj arto?

Je la unua observo, la bildoj estas divideblaj en naturecan grupon (ĉirkaŭ 15 bildoj), struktur-grupon (12 bildoj) kaj la ĉefparton (46 person-inspiritaj bildoj). Kia inspiro? Poul Dyrholm ne kaŝas, ke lia inspir-fonto lin pli-malpli savis tra malfacilaj sufer-travivaĵoj: la spiritoscienco, donita tra Martinus (1890-1981). Tial la aŭtoro kredas aŭ fidas pri nevidebla helpanta instanco kaj strukturo en la mondotuto. Do ĉi tiu verko estas ankaŭ por tiuj, kiuj serĉas ian tian helpon aŭ komprenon.

Do kion la aŭtoro povas doni al ni per siaj teksto kaj bildoj? La teksto pritraktas kaj facilajn kaj malfacilajn temojn en la vivo, de suferego al ĉioamo. La kurta teksto al la unuopa bildo estas klariga, sed ofte ne donas spacon por esti kontentiga. La faknocioj kaj ofte iom peza lingvaĵo (temas grandparte pri traduko el danlingva originalo) ne faciligas la komprenon. La aŭtoro emfazas antaŭparole, ke la teksto estas nur komenca atentigo al ni.

La bildaro estas plena de informoj. Poul Dyrholm detale klarigas, kiel li atingis tian informenhavon en la bildoj. Li substrekas la gravecon de la sciaro en la verko de Martinus por pli profunde povi analizi kaj kompreni la ĉioamon kaj la arton. Por atingi pli amplenan kaj artriĉan vivon, la aŭtoro uzas ilojn kiel analizo, kompreno, preĝo kaj pardono, paralele kun la deziro kaj praktikado de aktuala humana celo. Krom diversaj inspir- kaj labor-metodoj, li uzas la menciitajn ilojn en sia kreado de bildoj aŭ simboloj.

Mi priparolu du bildojn. Jen bildo numero 13, “Cikloj”, el la strukturbildaro. La unupaĝa teksto ne sufiĉas por kompreni ĉion pri la ciklo-principo. Sed ĝi donas kelkajn ideojn pri la temo. Ekzemploj: la diurnociklo, la jarciklo, la tervivciklo; kaj estas multe pli grandaj cikloj, ampleksantaj miliardojn da jaroj. La bildo estas pli interesa! Ĝi estas iom mistere kontraŭ la emo vidi multajn cirklojn. Sed kun observo, medito kaj pripenso (plus studo de aliaj bildoj, ekzemple, pri movo, bildo 16, aŭ pri evoluvojoj, bildo 44) oni atingus ekkomprenon, mi pensas.

Bildo numero 21, “Amo kaj Arto”. Person-inspirita simbolo, kun 17-paĝa informaro. En la teksto, nur parte tuŝita ĉi tie, la aŭtoro plivastigas la signifon de “arto”, ampleksanta inter alie “kreokapablon”. Kiel kreantoj, ni, homoj, partoprenas en la evoluo de ni mem, kiel artaĵo. Kun la tempo ni fine atingos la kosman konscion, povante sperti konscikomunecon kun la Mondo-Tutulo. Tiu fina homo estas tre bela ĉionamanta rezulto, kiel sekvo de la evoluo tra ia bestoregno. Estas informoj pri best-arto, kompare kun hom-arto kaj multe pli. La bildo, supraĵe vidate, estas kiel bela floro. Estas neniu klarigo pri ĝi. En kunligo kun la aliaj bildoj oni certe trovus multajn memelpensitajn informojn en la belaĵo.

Fina opinio. Poul Dyrholm prezentas enirvojojn al la Mondotuto ... Li ne pretendas doni kompletan klarigon pri ĉio. Per lia teksto, per pli arteca aliro, kaj per la poezio medita, kaj ĉefe per la bildaro kun ĝia sistema kaj belarta flankoj, oni, kiel studanto de tiu libro, povas akiri kelkajn ekkomprenojn pri multaj aferoj, se oni havas sinceran intereson pri la profundaj temoj en la vivo.

Willow Peo Hansen

Poul Dyrholm: Amo kaj Arto. Eld. Scientia Intuitiva, Rudkøbing, 2015. Dosierformo: PDF. ISBN 978-87-93235-09-0.

Prezo ĉe FEL: 13 eŭroj + afranko.