Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

INDUSTRIO

Ĉinio plej granda industrilanda ekonomio

En februaro la Internacia Jarlibro de Industria Statistiko 2016 de la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO) estis prezentita en Vieno.

Ĉinio fariĝis, malgraŭ sia malgrandiĝanta produktado, la plej granda industrilanda ekonomio en la mondo, superante Usonon. Japanio, Germanio kaj Koreio okupas respektive la trian, kvaran kaj kvinan lokon inter la ĉefaj industrilandoj. Barato moviĝis al la sesa loko, lasante al Italio kaj Francio la sepan kaj okan lokojn en la listo de la gvidaj mondaj industrilandaj ekonomioj. Indonezio okupas la dekan lokon kaj fariĝis nova ano de la grupo de la unuaj dek industrilandoj en la mondo.

Dum 2015 la monda industria produktado kreskis je 2,8 %, sed la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandaj ekonomioj registris malpliiĝon de la kresko. Ekde la financa krizo de la jaroj 2008-2009, kiu havis forte negativan influon al la industria kresko en la industrilandoj, la novaperantaj industrilandoj havis relative altajn kreskoritmojn de industria produktado.

Malpli rapida kresko dum 2015

Tamen dum la lastaj jaroj tiu kresko malrapidiĝis pro la malpliiĝo de la prezoj de bazaj varoj kaj la malfavoraj kondicxoj de ekstera financado. La kreskoritmo de la aldonvaloro de industria produktado en la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandoj malaltiĝis al 4,5 % dum 2015 kompare kun 5,4 % dum 2014. Kontraste, la industrilandoj plibonigis siajn kresko-ritmojn danke al malplikostiĝo de brulaĵoj kaj pliboniĝintaj fiskaj kondiĉoj. Dum 2015 la aldonvaloro de industria produktado en la industrilandaj ekonomioj kreskis je 1,5 %.

La Jarlibro ne nur prezentas la jarajn indicojn pri la kreskado kaj strukturo de industria produktado en la mondo, sed ankaŭ emfazas la pliiĝantan malegalecon inter landoj. La diferenco inter la aldonvaloro de industria produktado je persono en la industrilandoj kaj la malplej evoluintaj landoj konstante pligrandiĝis dum la lastaj 25 jaroj. Aktuale la aldonvaloro de industria produktado je persono en la industrilandoj estas 5350 usonaj dolaroj, kompare kun 89 usonaj dolaroj en la malplej evoluintaj landoj. La Jarlibro prezentas detalajn landspecifajn, negocstrukturajn statistikojn, kiuj estas rekte ligitaj al la indicoj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, precipe pri la celo 9, kiu koncernas industriigon.

Evgeni Georgiev

korespondanto de Monato en Aŭstrio

[FORIGITA!: bildo]

Kovrilo de la Jarlibro. Parto de la statistikoj konsulteblas ankaŭ rete ĉe http://stat.unido.org/.