Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Laŭdoj de kornvalano

Kiel kornvalano laŭ naskiĝo (kvankam bedaŭrinde ne parolanto de la kornvala lingvo), mi plezure legis la informplenan artikolon de Garbhan MacAiodh pri la Insularo Scilly (Monato 2016/02, p. 14-16). Tiuj ĉarmaj insuloj estas inter miaj plej ŝatataj lokoj en la mondo! Mi tamen surpriziĝis legi en la artikolo, ke Newquay (Tewynn Pleustri) estas la ĉefurbo de Kornvalo. Tiun honoron havas la urbo Truro, la sidejo de la provinca registaro kaj de la dioceza katedralo. Tamen, Newquay ja posedas la provincan flughavenon!

Kiel regula leganto de Monato mi kaptas la okazon danki al vi, sinjoro redaktoro, kaj viaj kunlaborantoj pro vere elstare redaktita revuo — ĉiam interesa, bunta, varia kaj lingve modela.

Humphrey Tonkin

Usono