Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Eniris la slovakan parlamenton tri novaj partioj post la tutlandaj elektoj komence de marto. La ekstrema Popola Partio Nia Slovakio gajnis 8,0 % de la voĉoj, Ni Estas Familio 6,6 % kaj Reto 5,6 %.
Tamen, kiel atendite, la baloton gajnis la social-demokrata partio SMER-SD de Robert Fico. La partio ricevis 28,3 % de la voĉoj kaj tiel akiris 49 mandatojn en la 150-membra slovaka parlamento.
La plej bonan rezulton post SMER-SD akiris Libereco kaj Solidareco (SaS), kiun direktas Richard Sulík, kun 12,1 % kaj tiel 21 mandatoj. Tiel ĝi fariĝis la ĉefa dekstraflanka partio en la slovaka politiko.
La trian lokon okupis Simplaj Homoj kaj Sendependaj Personoj (OĽaNO-NOVA), estrata de Igor Matovič. La partio rikoltis 11,0 % kaj 19 mandatojn. Entute estas reprezentataj ok partioj en la parlamento.
Kaj konservativaj kaj komunistaj partioj malsukcesis transiri la kvinelcentan minimumon por eniri la parlamenton. Partoprenis la baloton 59,82 % de la voĉdonrajtigitoj.
Sian sukceson festis estraranoj de SaS kaj OĽaNO-NOVA, kantante kaj dancante. Tamen la dekstraj partioj rifuzis kunlabori kun SMER-SD kaj Fico.
Tiu volas trakti kun aliaj partioj kaj krei stabilan registaron, kiun atendas multe da laboro. Ĝi alfrontos malfacile solveblajn sociajn problemojn, ekzemple ŝrumpantan ekonomion kaj senlaborecon.
Julius Hauser
korespondanto de Monato en Slovakio