Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

INDONEZIO

Scienco, ne timo!

La 9an de marto okazis plena suneklipso videbla de Pacifika Oceano. En Indonezio kelkloke eblis vidi tutan eklipson: en aliaj pacifikaj landoj oni vidis nur partan eklipson.

Fakuloj esperis, ke ne ripetiĝos la stultaĵoj de antaŭa eklipso. Tiam, en 1983, multaj homoj kredis, ke plena eklipso estas plago, kaj ke la suno povas onin blindigi. Neniu rajtis forlasi sian hejmon kaj kelkaj homoj eĉ kovris fenestrojn kaj fermis pordojn. Kulpis manko de sufiĉa edukado ĉe ĉefe kampara aŭ fiŝkaptista popolo.

Ĉi-foje, tamen, la registaro kaptis la okazon por eduki la popolon pri la eklipso. Oni konsideris ĝin natura fenomeno, ne plago, kaj dissendis informojn, kiamaniere ĝin sekure observi. “Propagandu sciencon, ne timon,” deklaris la registaro.

La eklipso gravis ne nur por astronomoj sed ankaŭ por la poŝta servo, kiu eldonis specialajn poŝtmarkojn. Tiuj, iom strange, montris drakon manĝantan la sunon. Sed la bildo spegulas la tradician indonezian kredon pri eklipsoj, nome ke drako manĝis la sunon.

Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana

korespondanto de Monato en Indonezio