Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

PORNOGRAFIO

Fantazio, ĉu punata?

Unujaran enkarceran restadon, suspenditan dum tri jaroj, kaj monpunon de tri milionoj da enoj (preskaŭ 24 000 eŭroj) ricevis japana artisto, kiu kreis per komputilo bildojn pri juna, nuda knabino.

Laŭ la distrikta tribunalo de Tokio la akuzito lezis la kontraŭpornografian leĝaron, vendante 34 virtuale realecajn bildojn. La kreinto argumentis, ke la bildoj ne reprezentas realan homon, kaj do temas pri arto kaj ne pri krimo.

Pivotis la debato ĉirkaŭ la punkto, ĉu validas la leĝaro en la kazo de neekzistanta persono. Krome la tribunalo pritraktis tri aliajn demandojn: Kiuj estas la viktimoj? Ĉu vere la bildigitaj knabinoj estas neplenaĝaj? Ĉu la bildoj estas amorvekaj?

Fantaziaj

Okazis en Svedio en 2010 simila kazo, kiam kortumo decidis, ke la bildoj, kvankam libere elpensitaj kaj fantaziaj, similas al realaj neplenaĝulinoj kaj do estu konsiderataj pornografiaj.

Ambaŭ kazoj estas deciditaj surbaze de la du lastaj demandoj kaj ne de tiu pri la viktimoj. La nunaj pornografiaj leĝoj ekzistas por protekti verajn infanojn. Ŝajnas, ke la leĝaro deiras de sia unua celo kaj nun estas aplikata por protekti fantaziajn viktimojn.

La japanoj sin demandas, kial do ekzistas la kontraŭpornografia leĝaro. Intertempe la japana ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto informis, ke en 2014 okazis 66 701 mistraktoj kontraŭ infanoj.

Seŝimo Masaja/pg

korespondanto de Monato en Japanio