Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Kial ili forĵetas sian vivon?

Plaĉis al mi via vidpunkto en la lasta Monato (2016/05, p. 5). Simpla gesto, kiel rideto, povas multon signifi. Kompreneble vi ne tuŝis la temon, kiun oni evitas en niaj “okcidentaj” amaskomunikiloj: Kial tiuj (grandparte) junaj homoj forĵetas sian propran vivon kaj murdas amason da nekonatoj? Ĉar ili estas barbaroj? Ĉar ilia religio diktas tion al ili? La aserto, ke ili estas malkuraĝuloj, estas evidente absurda; ili probable havas tute iluzian ideon pri la vivo post la morto, sed malkuraĝaj ... ne.

La profunda kaŭzo de tiaj fiagoj estas bedaŭrinde la fiagoj de niaj “okcidentaj” landoj, kaj kompreneble Usono estas la ĉefa kulpanto dum la lastaj 70 jaroj. Se iu alia potenco venus en niajn landojn kaj agus tiel, ni certe havus niajn proprajn “martirojn”, kiuj eksplodigus sin kaj dekojn da “malamikoj” ...

Trevor Steele

Aŭstralio