Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

ĈINIO

Funebroj space ŝparaj ... kaj multekostaj

Kion vi preferas post la morto, ĉu lasi vin enterigi en senanima skatolo aŭ fari vian cindron sterko por plantoj? Ĉinio deziras, ke ĝiaj civitanoj elektu la lastan.

Ĉinoj tradicie kredis, ke animoj povas ripozi en paco, nur se ilia korpo estas kovrita per grundo, kaj la kutimo estis rigardata kiel respektego al la mortintoj. Ĉinoj atribuis grandan gravecon al funebra ceremonio, ĉar ili opiniis, ke la morto estas la komenco de alia vivo.

Riĉuloj deziris vivi plu luksan vivon, kaj potenculoj volis resti potencaj en alia mondo. En la antikva Ĉinio ĉiu imperiestro konstruigis tombon por si je grandega kosto. La plej grandioza estas la maŭzoleo de Qin Shi Huang, la unua imperiestro de la dinastio Qin.

Argilaj figuroj

Ĝi kovras areon de 56,25 kvadrataj kilometroj. La argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj, kolekto de tombaj trezoroj, kopiis la potencan armeon de la imperiestro, kiu konkeris kaj unuigis ses regnojn.

Nun en ĉinaj urboj kun limigita spaco, morto fariĝas multekosta afero, ĉar la prezo de tero por tomboj rapide kreskas kun tiu por domoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj, la averaĝa kosto de funebra servo en 2015 en Pekino estis 70 000 juanoj (proksimume 9500 eŭroj), inkluzive de tombo. Timante la kreskantajn kostojn, multaj maljunuloj hastas nun aĉeti tombon por si mem.

Gravuritaj pentraĵoj

La amastombejo Baling en Xi’an estas unu el la plej grandaj tombejoj en nord-okcidenta Ĉinio. Tie kuŝas pli ol 20 000 tomboj. Inter ili estas cent luksaj tomboj, ekzemple familiaj tombolokoj kaj pavilon-tomboj. La ĉerko estas enterigita sub pavilono kun gravuritaj koloraj pentraĵoj, floroj kaj ideogramoj. Tomboj por ties posteuloj estas rezervitaj ĉirkaŭ la pavilono.

Funkciulo de la tombejo diris, ke la prezo de pavilono varias laŭ la grandeco kaj situo, kaj la plej luksa kostas 700 000 juanojn. La plej multekosta estas familia tomboloko, kiu kostas milionon da juanoj kaj estas akirebla per antaŭmendo.

Homoj kaj naturo

La funebra servo en la tuta lando respondas la alvokon de la registaro por space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo. La ministerio pri civilaj aferoj kaj ok aliaj ministerioj publikigis cirkuleron pri tio en februaro. La ĉina registaro rekomendas tiel nomatan ekologian sepulton por certigi harmonion inter la homoj kaj la naturo.

La cindroj de pli ol 13 700 mortintoj en Pekino estis disŝutitaj en la maron ekde 1994, kiam tiu servo estis anoncita. Mara sepulto populariĝas meze de la forta instigo de la registaro. La pekina centro de funebra servo disŝutis la cindrojn de pli ol 2000 mortintoj en la maron en la lasta jaro, duoble pli ol en 2012.

Multaj elektas la servon pro financaj kialoj, tamen pli da pekinanoj akceptas ĝin pro konscio pri mediprotekto. La servo disponeblas senpage ekde 2009. La centro organizas du tiajn ceremoniojn preskaŭ en ĉiu semajno de marto ĝis novembro.

Kristalaj pendaĵoj

En Ŝanhajo funebra entrepreno komencis proponi al klientoj la servon transformi kremaciitajn restaĵojn de iliaj familianoj en kristalajn akcesoraĵojn, kiel ekzemple ringojn kaj pendaĵojn. La Municipa Funebra Domo de Ŝanhajo proponas la servon kiel solvon al manko de tero por tombejoj.

Ĝi anoncis la servon en aprilo antaŭ la festo Qingming, en kiu ĉinoj vizitas la tombojn de siaj parencoj por ilin rememori. La funebra domo diris, ke ili uzas alt-temperaturan bruladon por transformi cindron en kompaktan strukturon, kiu estas malmola same kiel kristalo kaj povas esti kolorigita.

Funebruloj ĉe la Municipa Funebra Domo povas akiri juvelon faritan el la cindro de ilia familiano kontraŭ 17 900 juanoj. La funebra domo diris, ke la prezo falos, se tiu servo populariĝos.

Maljuniĝanta socio

Multaj provincoj diris, ke tombeja spaco elĉerpiĝos en la venontaj dek jaroj, se ili ne konstruos novajn tombejojn, ĉar pli ol naŭ milionoj da homoj mortas ĉiujare en Ĉinio. La cifero kreskos plu en tiu maljuniĝanta socio.

Sed la disvastigo de space ŝparaj kaj ekologie amikaj alternativoj al kutima entombigo malfacile akcepteblas precipe en la kamparo kaj regionoj loĝataj de etnaj minoritatoj, kie enterigo de kadavroj restas permesita.

La registaro instigas siajn civitanojn enterigi cindrojn sub arboj aŭ floroj aŭ disŝuti ilin en la maron en regionoj kun severa kremaci-politiko. Ĝi rekomendas profundan enterigon kaj malgrandajn tombojn en la ceteraj regionoj. La registaro subvencias la elekton de ekologia sepulto.

Liu Zijia

korespondanto de Monato en Ĉinio