Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

INFANOJ

Streĉo ... kaj la simptomoj

Kreskas alergioj kaj aliaj fenomenoj malpli ofte notitaj en la pasinteco ĉe junaj infanoj. Tiel konkludas raporto, kiu surbaze de esploroj en infanĝardenoj kaj diversnivelaj lernejoj konstatas ekde la 1990aj jaroj ŝanĝojn en japanaj infanoj.

Tipaj simptomoj observitaj de la “Asocio pri korpo kaj koro de infanoj” jenas (inter krampoj la elcenta kresko): alergioj (75,0 %), ofte diras “mi estas laca” (71,2 %), ankoraŭ uzas vindaĵon (69,2 %), malbone prononcas (63,5 %), ofte stumblas aŭ montras sekan haŭton (53,8 %).

La asocio klarigas, ke tiuj simptomoj venas de nenormaliĝo de la aŭtonoma nerva sistemo. En la nuna socio multaj infanoj suferas pro malbonaj vivritmo kaj familiaj cirkonstancoj kaj reagas tiel, ke aperas la simptomoj.

Malriĉeco

Kulpas parte malriĉeco. La Monda Banko distingas inter absoluta malriĉeco kaj relativa malriĉeco. La unua difinas tiujn, kiuj vivas per enspezo de malpli ol 1,5 dolaroj tage. La dua difinas tiujn, kiuj gajnas malpli ol duonon de la meza enspezo de la landa loĝantaro.

Japanio estas riĉa kiel ŝtato, sed japanoj estas laŭ la kriterioj de la Monda Banko relative malriĉaj. Krome kreskas malriĉeco. En 1992 vivis 700 000 malriĉuloj en Japanio, en 2012 1,46 milionoj. La plej malriĉaj estas junaj kaj maljunaj familioj.

Multaj homoj laboras malstabile, timante maldungon. Pliiĝas eksedziĝoj, kaj multaj infanoj plenkreskas en unugepatra familio. Infanoj suferas pro streĉo, kio kontribuas al la multiĝo de simptomoj antaŭe ne tiom rimarkeblaj.

Kotizo

En la progresinta Japanio gepatroj devas multe pagi por eduki infanojn. Ili devas pagi kotizon por tagmanĝoj en elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Multiĝas familioj, kiuj ne povas pagi tiun kotizon.

Por gefiloj en superaj mezlernejoj ili devas pagi lernokotizon, kaj multe pli por siaj gefiloj en universitatoj. Geknaboj el malriĉaj familioj ne povas bone edukiĝi.

Anoncite estas, ke la japana registaro elspezos ekvivalenton de 400 milionoj da eŭroj pro la ĉasaviadilo Stealth. Sumo tia helpus al multaj infanoj eliri el sia mizero.

Hori Jasuo

korespondanto de Monato en Japanio