Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

ALBANIO

Malnovaj argumentoj de novaj registaroj

Protestis albanoj loĝantaj en la norda parto de Grekio pro vizito al Albanio en junio de la greka ministro pri eksteraj aferoj, Nikos Kotzias.

La albanoj, anoj de la patriotisma asocio Çamërio [ĉamerio], regiono kompakte loĝata de albanaj etnuloj, protestis, ĉar la ministro alvenis por altrudi al la loka registaro redifinon de la marlinio interlanda.

La iama registaro demokrata estis devigita akcepti la redifinon, por ke Grekio voĉdonu favore por la liberaligo de vizoj por albanoj. Tamen la konstitucia juĝejo nuligis la interkonsenton.

Milito

Plie, ministro Kotzias repostulis konstruon de pliaj tombejoj kun la ostoj de grekaj soldatoj falintaj en la regiono dum la itala-greka milito 1940-1941. La albana registaro ne kontraŭas sed volas, ke oni konsideru soldato nur tiun, kiu posedis soldatan identigilon. Se ne, oni kiel nun daŭre reentombigus kiel grekajn soldatojn ankaŭ albanajn mortintojn, eĉ infanojn.

La asocio Çamërio, de pluraj jaroj organizita kiel politika partio parlamenteca, insistas, ke ĉamoj revenu al siaj teroj en Grekio kaj kompensiĝu. La afero iris jam al la homrajta kortumo en Strasburgo.

Bienuloj

Cetere Grekio havas normalajn rilatojn kun Albanio. La greka malplimulto sude en la lando, delonge servinta kiel terkulturistoj kaj taglaboristoj ĉe albanaj bienuloj, ekde 1991 akiris la rajton posedi teron samkiel ĉiuj aliaj albanoj.

En Grekio jam de 25 jaroj laboras kelkcent miloj da albanaj ekonomiaj rifuĝintoj. Grekio okupas la duan lokon inter investintoj en Albanio kaj ambaŭ landoj kunmembras en Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo (NATO).

Bardhyl Selimi

korespondanto de Monato en Albanio