Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kun granda intereso mi tralegis la artikolon de Roberto Pigro pri la birdoj, precipe papagoj, kiuj povas sukcese prononci vortojn kaj perparole interagadi kun homo (Monato 2016/06, p. 23-24). Laŭ mia opinio tre bone verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la kialoj, pro kiuj papagoj parolas kaj havas sian lingvaĵon.
Estas uzataj la sciencaj nomoj de birdoj, kiuj estas bone konataj nur de ornitologoj kaj zoologoj. Esperanto estas simpla kaj genia lingvo kaj pro tio, laŭ mia opinio, la sciencaj nomoj povus esti tradukitaj en Esperanton, ekzemple: Psittacus erithacus (griza papago), Nymphicus hollandicus (holanda nimfiko/kakatuo), Calyptorhynchus latirostris (Larĝbeka kaliptorniko aŭ larĝbeka nigra kakatuo), Menura alberti (Albert-menuro) ktp.
Julius Hauser
Slovakio