Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Aŭstrio havas novan federacian prezidanton, Alexander Van der Bellen [aleksander fanderbelen]. Li gajnis kontraŭ Norbert Hofer de la Libereca Partio (FPÖ).
Por la unua balotado en aprilo 2016 elekteblis ses kandidatoj. Hofer ricevis 36 % de la voĉoj, Van der Bellen nur 21 %. La du kandidatoj de la reganta koalicio el Socialdemokratoj (SPÖ) kaj Popola Partio (ÖVP) ricevis nur po 11 %. Tiu rezulto estis kvazaŭ vangofrapo al la koalicio.
Ĉar neniu transsaltis la 50 %an limon, la aŭstroj devis denove voĉdoni en majo 2016. Tiam Van der Bellen ricevis 50,3 %, Hofer 49,7 %.
Van der Bellen naskiĝis en 1944 en Vieno (tiam Germana Regno, nun Aŭstrio). Li deĵoris kiel universitata profesoro en Innsbruck kaj poste en Vieno. Inter 1999 kaj 2008 li estis la ĉefo de la Verda Partio sed en la ĵusaj elektoj kampanjis kiel sendependulo. La Verda Partio lin subtenis.
Hofer naskiĝis en 1971 en Vorau kaj vivis poste en Pinkafeld (ambaŭ en orienta Aŭstrio). Li estas unu el la aŭtoroj de la partiprogramo de la Libereca Partio FPÖ kaj aktuale la dua vicprezidanto de la aŭstra parlamento.
Walter kaj Renate Klag
korespondantoj de Monato en Aŭstrio
[FORIGITA!: bildo]
Alexander Van der Bellen: lia familio devenis de Nederlando kaj loĝis inter 1700 kaj 1944 en Rusio. Foto: RENATE KLAG
[FORIGITA!: bildo]
Norbert Hofer: en 2003 li damaĝis sian spinon pro glitparaŝuta akcidento kaj nun uzas promenbastonon. Foto: RENATE KLAG