Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Libroj

Romantika historia romano el Hungario

Jen romantika, historia romano de 19a-jarcenta hungara verkisto. La stilo sekvas la normojn en Eŭropo de tiu epoko. Longaj, baroke kompleksaj kaj hiperornamitaj frazoj, kun plurpaĝaj tekstpecoj, kiuj priskribas nur pejzaĝojn, eksterajn kaj internajn, en kiuj nenio fakte okazas.

Ne povante plene juĝi la tradukon, mi ne dubas, ke ĝia fideleco al la originalo estas majstra. Ĝi legiĝas flue kaj bone redonas la verkostilon de la epoko. Leganto stumblos je svarmo da nekonataj kaj malĉiutagaj vortoj: dolmano, denaroj, flaĝoleto, kornuso, urogalo, janiĉaroj, buki, pucelo, fiolo ... La tradukinto ne hezitis uzi vortojn, kiujn iuj konsiderus neologismoj: sobirinte, avane, satisfakcio ... La romano formis la bazon por hungara filmo, kiu bone sukcesis, almenaŭ enlande.

La aŭtoro estis barono, vivinta inter 1814 kaj 1875; krom esti romanverkisto, li estis ĵurnalisto kaj politikisto, plektita en la tumultajn eventojn de la revolucio de 1848-49. Li komencis kaj finis sian vivon en Transilvanio.

La agado de la romano okazis en pli frua epoko; tion oni ekscias el la antaŭklarigo, kiun verkis la tradukinto por orienti la legantojn. La romanaj eventoj situas loke en Transilvanio kaj tempe komence de la 17a jarcento, kiam la plimulto de la nuntempa Hungario troviĝis sub la turka rego; Transilvanio same, sed kun grado de sendependeco, kondiĉe je tributpagado. Do, ene de tiu libereco, vagis kaj agis kavaliroj, reĝoj kaj reĝetoj — kio provizas la fonon por la romana intrigo.

Vidvino severa kaj kritikema kun bela filino, kiu, tamen, trovas malfacile elĉizi la propran vivovojon. Eventoj intensiĝas, kiam al la kastelo de la protagonistoj alrajdas juna brava kavaliro ... Pli mi ne malkovros. Kiu aprezas la ĝenron, tiu ŝatos tiun ĉi verkon.

Stefan MacGill

Zsigmond Kemíny: Vidvino kaj ŝia filino. Tradukis Jozefo Horvath. Eldonis Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 2014. 295 paĝoj. ISBN 978-963-571-479-7.