Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

Bona novaĵo por artistoj

Pliboniĝos la vivo- kaj labor-kondiĉoj de artistoj, laŭ leĝo alprenita en junio de la togolanda parlamento. Prezentis la leĝo-projekton la ministro pri komunikado, kulturo, sportoj, junularo kaj civila edukado, Guy Madzé Lorenzo.

Li emfazis, ke la nova leĝo ebligos “valorigi artajn kaj kulturajn potencialojn, por ke la kulturo iĝu ne nur identiga esprimo de nia popolo kaj motoro de socia kohereco, sed ankaŭ ekonomia kreskigilo per labordonaj kulturaj entreprenoj.”

Aldonis la 4a vicprezidanto de la Nacia Asembleo, Etienne Baritsè: “Tiu ĉi leĝo donos pliajn respondojn al la problemoj, kiujn la aktoroj hodiaŭ alfrontas.”

La leĝo kondukos al profesiiĝo de artistoj kaj, kreante laborpostenojn, kontribuos al la celata daŭripova evoluo.

Adjévi Adjé