Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kvazaŭ bunta ĉielarko super la kuba ĉefurbo Havano pendis la novaĵo, ke ĝi estas elektita unu el sep tiel nomataj mirindaj urboj de la mondo.
La oficiala ceremonio en Havano okazis en junio 2016, kiam reprezentantoj de la svisa fondaĵo New7Wonders (N7W), kiu aranĝis tutmondan voĉdonadon por trovi sep novajn mirindaĵojn, transdonis atestilon.
Aliaj urboj tiel elektitaj estas Bejruto, Daŭho, Durbano, Kuala-Lumpuro, Lapaco kaj Vigan. Jen la tria fojo, ke N7W okazigis tian elektadon. Koincide, la ceremonio ankaŭ heroldis la 500an datrevenon de la fondo de Havano, kiu okazos en 2019.
Juan Carlos Montero Medina/pg
korespondanto de Monato en Kubo
[FORIGITA!: bildo]
La ceremonio por honori Havanon okazis sur la esplanado de la Fortreso de San Salvador de la Punta — unu el la mirindaĵoj en tiu ĉi nun mirinda urbo. Foto: JUAN CARLOS MONTERO MEDINA