Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉu spirituala?

En la recenzo pri la disko Karma (Monato 2016, p. 26) trafis min la titolo Spiritisma nova epoko, ĉar ja tute ne temas pri spiritismo. Oni celas specon de muziko, laŭ la recenzanto parencan al New Age. Nu, laŭ mi Esperanto nepre ne plu povas malhavi vorton por indiki aferojn iel ligitajn al spirito, sed ne en senco spiritisma: en PIV por tio oni renkontas “spiritualismo”, eĉ la difino taŭgas. Do kial ne retroderivi el ĝi nian bezonatan “spirituala”?>

Gerrit Berveling

Nederlando