Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Noticoj

SLOVAKIO

Fiŝojn “enretigi”

Štrbské pleso [ŝtrbske pleso] estas monta lago de glacia origino en la Altaj Tatroj, kiu troviĝas en orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando. Eblas nun per subakvaj kameraoj observi la vivon de la tieaj fiŝoj — trutoj, ezokoj, plotoj ktp.

Interesatoj malfermu la TTT-paĝon www.kukaj.sk kaj poste alklaku Tatranské akvárium — život pod vodou (tatra akvario — vivo sub akvo). Jam eblas sammaniere observi en la tatra nacia parko la surteran vivon de marmotoj, cikonioj, agloj ktp.

Julius Hauser

Slovakio