Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

JAPANIO

La sekreta vivo de ombreloj

Ni estas homoj forgesemaj. Ekzemple, ni ofte malatente lasas ombrelojn en trajnoj kaj busoj. La lastan jaron en Tokio ĉirkaŭ 430 000 ombreloj estis lasitaj kaj tenataj kiel perdaĵoj ĉe la Metropola Polico.

Onidire post unufoja pluvo 3000 ombreloj estis lasitaj. Tamen tre malmultaj homoj venas por rehavi sian ombrelon. Nur 0,7 % de tiuj ombreloj revenis al siaj posedintoj.

Kio okazos al tiuj perditaj kaj senmastraj ombreloj? Post tri monatoj da retenado ĉe la polico, ili estas redonataj al la trajn- aŭ bus-kompanioj, en kies vagonoj ili estis trovitaj. La kompanioj vendas parton de ili kaj la ceterajn ili forĵetas kiel rubaĵon.

Kontanta mono

Multas ankaŭ kontanta mono, plejparte en monujoj, trovita surstrate aŭ en publikaj lokoj kaj alportita al tokiaj policejoj. En 2015 la sumo alportita estis ĉirkaŭ 3420 milionoj da enoj (30,2 milionoj da eŭroj), dum la sumo deklarita de perdintoj estis ĉirkaŭ 8000 milionoj da enoj (71 milionoj da eŭroj).

Resume, 40 % de la perdita mono estis alportita al la polico. Se la perdinto ne aperas en tri monatoj post la trovo, la monon ricevos la trovinto. Kiam la trovinto ne ricevas la monon aŭ ne revenas, ĝi iras al la gubernio Tokio. Do, el la 30,2 milionoj da eŭroj ĉ. 21,3 milionoj revenis al la posedintoj aŭ perdintoj, kaj 4,9 milionoj iris al la trovintoj. La restantajn kvar milionojn ricevis Tokio.

Isikawa Takasi

korespondanto de Monato en Japanio