Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Japanio multiĝas kafejoj, kie katamantoj povas karesi katojn. Sed ĉar la nombro de kato-kafejoj atingis ĉirkaŭ 350 en la nuna jaro, ili ne tiom eksterordinaras. Do altiras la atenton de la publiko “strigo-kafejoj”.
Strigojn oni rigardas kiel speciale amindajn birdojn. Ĉar iliaj vizaĝoj estas plataj, kun antaŭendirektataj okuloj, samkiel tiuj de homoj, kaj ĉar ili rekte sidas, oni facile personigas ilin. Fojfoje ili estis rigardataj kiel saĝuloj — filozofoj aŭ ninĵaoj en arbaroj.
Eĉ grandaj strigoj senbrue alflugas por kapti predon. En la japana lingvo strigo estas fukuro, kaj “fuku” havas saman prononcon kiel feliĉo aŭ bonŝanco. Antaŭe, tamen, en Ĉinio kaj Japanio oni diris, ke strigo manĝas sian patrinon, kaj do oni taksis malbenitaj iliajn kriojn.
Hodiaŭ preskaŭ neeblas vidi strigojn en urbaj regionoj. Tamen lastatempe populariĝis la birdo pro la libroj pri Harry Potter: la juna magiisto Harry uzis neĝo-strigon por porti mesaĝojn.
Antaŭ kelkaj jaroj en Japanio ekestis do “strigo-kafejoj”. Nun troviĝas ĉirkaŭ ok en Tokio kaj Osaka. Unu el ili estas la tiel nomata hejmo de strigoj en Sugamo en la centro de Tokio.
Ĉi tie troveblas 32 strigoj de 26 specioj, ĉefe importitaj el eksterlando. Plejparte ili sidas sur stangoj en granda vitra ĉambro en la kafejo. Ili varias de ekzempleroj de grandeco de 50 cm kaj de pezo de 3 kg ĝis strigo tiel malgranda kiel pasero. Verŝajne plej ŝatataj estas uralaj strigoj, kun grandaj nigraj okuloj, tur-strigoj ŝajne maskitaj, kaj neĝo-strigoj. Oni nutras ilin per viando de koturnoj kaj kokidoj.
Gastoj ĝuas kafon kaj strigforman kukon ĉe tabloj ĉirkaŭ la vitra ĉambro, kie ili povas observi la strigojn. Poste ili laŭvice eniras en la ĉambron kaj tuŝas kaj fotas strigojn.
Estas tute laŭleĝe tenadi kaj eksponadi strigojn tiamaniere en Japanio. En aliaj landoj, precipe en Eŭropo kaj Usono, tio povas esti kontraŭleĝa. Eĉ se ne, oni provokas kritikojn de besto-protektemuloj.
Isikawa Takasi
korespondanto de Monato en Japanio
[FORIGITA!: bildo]
Kafejo-gasto karesas neĝo-strigon. Strigo tia fariĝis populara pro la romanoj pri Harry Potter. Foto ISIKAWA TAKASI
[FORIGITA!: bildo]
Tiu ĉi bela strigo estas nur unu el la 32 ĉe la tokia “strigo-kafejo”. Foto ISIKAWA TAKASI
[FORIGITA!: bildo]
Eĉ la kukoj en la strigo-kafejo kontribuas al la tiea etoso. Foto ISIKAWA TAKASI