Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

IRLANDO

Malsekreta sekreto

Ĉiujare miloj da virinoj kaŝe veturas de Irlando al Britio. Kelkaj mensogas, dirante, ke ili vojaĝas por butikumi; aliaj, ke ili simple ekskursas, ne dirante, kien. Ili revenas, tamen, kun sekreto. Sekreto, cetere, kiun ĉiuj scias. Temas pri abortigo — la problemo, pri kiu la ŝtato volas, ke ĝi ne ekzistu.

Multaj homoj kredas Irlandon katolika. Ĝis la 1990aj jaroj ĝi ja estis. Preĝejoj estis plenaj, eksedziĝo malpermesita, kaj eĉ informoj pri abortigo cenzuritaj. Sed Irlando multe ŝanĝiĝis.

Seks-skandaloj

Malplenas preĝejoj, parte pro tio, ke multaj homoj ne plu fidas la eklezion pro seks-skandaloj kaj mistraktado de infanoj. Permesitaj estas nun eksedziĝo, samseksemo kaj kontraŭkoncipiĝo. Pasintjare granda plimulto de la popolo voĉdonis por permesi al samseksemuloj edziĝon kun la samaj rajtoj kiel malsamseksemuloj.

Nun oni atentas abortigon. Delonge regas neoficiala interkonsento prisilenti la aferon. En 1983 oni aldonis al la konstitucio la 8an amendon, kiu donis la saman vivo-rajton al “nenaskita infano” kiel al patriniĝonto.

Ĝis 1992 oni ne rajtis ricevi informojn pri abortigo aŭ vojaĝi eksterlanden por ricevi abortigon. Nur voĉdono kaj konstitucia amendo donis ĉi tiun rajton. Nur en 2013 oni permesis abortigon, se la vivo de la patrino estas endanĝerigita.

Malliberejo

Eĉ se virino estas seksperfortita, aŭ la feto ne vivo-kapabla ekster ŝia korpo, oni ne rajtas peti abortigon. La puno por abortigo: 14 jaroj en malliberejo (antaŭ 2013 dumviva enkarcerigo).

Do ĉiujare miloj da irlandaninoj flugas al Britio (sed ne al Norda Irlando, ĉar ankaŭ tie abortigo estas malpermesita). Neniu scias, kiom da virinoj tien vojaĝas (evidente ne ekzistas listo pri neleĝaj aferoj), sed certe almenaŭ kelkaj miloj. Kiam ili revenas al Irlando, ili ricevas nek helpon, nek subtenon, ĉu spiritan, ĉu fizikan.

Ili ofte hontas rakonti al amikoj aŭ familianoj pri tio, kion ili faris, kaj do ili suferas solaj. Sed ekzistas ankaŭ problemo por virinoj, kiuj malhavas monon por veturi. Kaj nun oni timas, ke la vojaĝo fariĝos por ĉiuj pli malfacila, se Britio ja eliros el EU kaj limigos la eniradon de eksterlandanoj.

Bebomortigistoj

La sintenon de Irlando kritikis kaj Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Ili volas, ke la ŝtato ŝanĝu sian leĝon. Sed politikistoj ne volas pridiskuti abortigon. Ili timas, ke la afero estas tro tikla, tro koleriga, kaj ili ne volas esti nomataj “bebomortigistoj”.

Ili opinias, aŭ ke ne ekzistas problemo aŭ ke, se abortigon ili permesus, tio “malfermus la kluzojn” kaj estigus “abortigon laŭ postulo”. Ŝajnas, ke oni ne povas trankvile pridiskuti la problemon sen akraj disputoj. Pli facilas forsendi la problemon al Britio.

Sed la virinoj ne restos silentaj. Ili parolas pli kaj pli pri siaj abortigoj. Multaj ne plu hontas, argumentante, ke oni malkaŝe pridiskutu la problemon. Ili ne plu volas, ke la ŝtato, aŭ la eklezio, decidu, kaj ili postulas la rajton mem elekti pri sia sorto. Tamen ĝis estos ŝanĝita la leĝaro, miloj da irlandaninoj daŭre flugos al Britio.

Robert Nielsen

korespondanto de Monato en la Irlanda Respubliko