Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

BRITIO

Turbulaj tempoj

Kelkajn horojn post la brita decido eksiĝi el Eŭropa Unio demisiis la ĉefministro David Cameron [kamron]; kelkajn tagojn post lia demisio enposteniĝis lia posteulo, Theresa May [teriza mej].

Cameron, kiu ĉefe pro internaj partipolitikaj kialoj promesis referendumon kaj kiu kampanjis por resti en la Unio, sentis sin venkita. Sendube mankis al li emo kaj energio por gvidi longajn kaj kompleksajn negocojn por elvringi el iamaj eŭropaj partneroj favorajn eliro-kondiĉojn por Britio.

Neatendite fuĝis ankaŭ la arkitektoj de la breksiĝo-kampanjo. Kredeble sukceson ili ne atendis kaj, kiel jam notite (Monato 2016/06, p. 5), planojn por post-referenduma Britio ili ne posedis. Eĉ Nigel Farage [nĝl faraĝ], estro de la Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝolando, kiu vigle kampanjis por breksiĝo, tuj anoncis sian demision kiel partiestro.

Politika terpomo

En la vakuon paŝis sinjorino May, ekde 2010 ministro pri internaj aferoj kaj, dum la referendumo, silenta, malantaŭ-la-kulisa apoganto de la Unio. Iom post iom vaporiĝis aliaj kandidatoj por la posteno de partiestro kaj samtempe, ĉefministro. Tro varmis la politika terpomo de breksiĝo ... sed ne por la iom glacia Theresa May, kiun kelkaj komentistoj komencis kompari kun la t.n. fera sinjorino, Margaret Thatcher, brita ĉefministrino inter 1979 kaj 1990.

La feron sentis tuj la ministro pri financaj aferoj, George Osborne [ĝorĝ ozbn], kies rigora ŝpar-politiko frapis la plej malriĉajn tavolojn de la socio (kaj kiuj sin venĝis, voĉdonante dum la referendumo kontraŭ riĉa, politika elito, kiu semis tiom da mizero kaj senespero). Emfazas May, ke ŝi volas helpi ĉiujn britojn, sed ĝis nun aŭdeblas nur promesoj, ne videblas agoj.

Ŝi insistas krome, ke breksiĝo signifas breksiĝo — ne okazos dua referendumo. Por komplezi dekstremulojn en sia partio, kaj tiujn en la lando, kiu subtenis breksiĝon, ŝi indikas, ke ŝi volas fermi la landlimojn kaj rezigni pri libera movado de homoj, sed ne pri libera movado de varoj kaj servoj.

Sendependigaj voĉoj

Dubindas, ĉu kompromiso tia akcepteblas al aliaj EU-ŝtatoj. Nepras “puni” Brition, por ke aliaj landoj, kun signifaj sendependigaj voĉoj (ekz. Nederlando), ne estu tentataj sekvi la ekzemplon de sia breksiĝinta najbaro.

Ne nur negocoj kun EU streĉos la paciencon de May. Ankaŭ aliaj partoj de la apenaŭ Unuiĝinta Reĝolando, unuavice Skotlando, postulas atenton. Pli kaj pli laŭtiĝas la krioj de tiuj, kiuj deziras duan skotan sendependigan referendumon: prefere sendependeco en EU ol kvazaŭa sendependeco en Unuiĝinta Reĝolando.

En tiuj turbulaj tempoj certas malmulto. Krom tio, ke Cameron eniros la prihistoriajn librojn kiel tiu, kiu eligis Brition el EU ... kaj kiu eble frakasis la britan union per la sendependigo de Skotlando. Por eĉ ne paroli pri Norda Irlando ...

Paul Gubbins

ĉefredaktoro de Monato