Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Scienco

ASTRONOMIO

Kapti la kosmajn sekretojn

Nederlando planas esplori radiajn ondojn, kiuj devenas de la profundaĵoj de la universo, pere de instrumento integrota en ĉina satelito, kiun oni “parkumos”, se tiel diri, en la kosma spaco malantaŭ la luno.

Estas eble sciate, ke la luno turnas sin ĉirkaŭ la propra rotacia akso en la sama tempodaŭro (27,3 tagoj), kiun ĝi bezonas por plenumi unu rivoluon ĉirkaŭ la tero. Ĝuste pro tio la luno montras al ni ĉiam la saman flankon. La alian (la malantaŭan) flankon de la luno neniam eblas vidi de la tero. Nek la tero estas videbla de tie. Tio klarigas, pro kio ne eblas komunikiĝi de la malantaŭa lun-flanko pere de radiosignaloj kun la tero: ili evidente povas nek trairi nek transiri la lunon. Jen ankaŭ la kialo, pro kiu neniu kosma veturilo ĝis nun iam alluniĝis en tiu kaŝita parto de la tera satelito.

Cifero 8

Ĉi tion — allunigi unuafoje kosman veturilon al la malantaŭa parto — Ĉinio intencas nun fari pere de misio nomata Chang’e-4. La celo? Esplori la tiean terenon kaj plibonigi nian konon pri tiu nekonata parto de la luno. Sed kiel komunikiĝi de la tero kun tiu veturilo? Ĉinaj kosmaj esploristoj lanĉos en la kosman spacon komunikan sateliton kaj enigos ĝin en orbiton ĉirkaŭ aparta punkto, kiu situas malantaŭ la luno kaj kuŝas sur la interliga linio inter la tero kaj la luno, je distanco de 65 000 kilometroj de la luna surfaco. Tiu punkto estas konata kiel la dua punkto de Lagrange [lagránĵ] aŭ simple L2. La komunika satelito sekvos, ĉirkaŭ tiu punkto, larĝan orbiton (laŭ la formo de la cifero 8), de kiu la tero kaj la luno estos samtempe videblaj. Tiumaniere ĝi interligos la signalojn inter la alluniĝinta veturilo kaj la tero. La lanĉo de la komunika satelito okazos verŝajne en 2018.

Kunlaboro

La nederlanda projekto siaflanke intencas esplori radiajn ondojn venantajn de la kosmaj profundaĵoj pere de scienca esplor-instrumento, kiu vojaĝos sur la komunika satelito. La projekto estas rezulto de kunlaboro inter la Radboud-Universitato de Nimego, la nederlanda instituto de radio-astronomio Astron kaj la entrepreno Innovative Solutions in Space (Novigaj solvoj en la kosmo), ankaŭ konata kiel ISIS (sen tamen ligoj kun internacia terorismo) el Delft.

Interkonsento

La esplor-instrumento estos konstruita de Astron. La instituto havas longdaŭran sperton pri la konstruado kaj la ekspluatado de radioteleskopoj, kiel ekzemple tiu de Westerbork [vésterbork] kaj tiel nomata LOFAR (Low-Frequency Array), ambaŭ troviĝantaj en Nederlando. ISIS, kiu havas grandan sperton pri la konstruado de novigaj satelitsistemoj, prizorgos la integradon de la koncerna instrumento en la ĉina satelito. Ĉiuj koncernaj partioj subskribis la 27an de junio 2016 en Pekino interkonsenton pri la projekto, bazitan sur pasintjara akordiĝo pri kunlaboro inter la Ĉina Nacia Kosma Administracio (CNSA) kaj la Nederlanda Kosma Oficejo (NSO).

Praeksplodo

La instrumento, muntota sur la satelito kaj enhavonta antenojn kaj radioricevilon, esploros radiajn signalojn el tre malproksimaj steloj, nigraj truoj kaj galaksioj. La signaloj venos de tiel malproksime en la universo, ke ili montros plej fruajn kosmajn okazaĵojn, kiuj estis tuj post la universa praeksplodo. La celo estas pliigi la sciojn pri la formado kaj la evoluado de la unuaj strukturoj de la universo en ĝia komenca fazo kaj trovi respondojn al pluraj demandoj pri la fora pasinteco de la kosmo.

Megahercoj

Por atingi tion oni bezonas esplori radiofrekvencojn sub 30 megahercoj. Ĉar tiuj frekvencoj ne estas riceveblaj surtere, kaŭze de la ŝildo efektivigita de nia atmosfero, nepras esplori ilin ekster ĉi-lasta. Cetere, la celitaj signaloj estas tiel malfortaj, ke la radiotrafikaj signaloj elsendataj sur la tero severe perturbus ilin. Kiam la satelito estos lanĉita en sian orbiton malantaŭ la luno, la luno funkcios kiel baro kontraŭ la eltera radiotrafiko kaj kreos radio-silenton, kio ebligos ricevi la celitajn radiosignalojn.

Sunvento

La ceteraj celoj de la projekto estas la esploro de la suna aktiveco kaj de la sunvento (tio estas la emisio de elektro-ŝargitaj partikloj el la suno), same kiel la esploro de radiopulsoj el la planedoj Jupitero kaj Saturno, por pli bone mezuri iliajn rotaciperiodojn, kaj fine la kreado de la unua mapo de la ĉielo laŭ malaltaj radiofrekvencoj. La ambicia projekto estigos la unuan paŝon al la kreado de granda enkosma radioteleskopo, kaj ĝi malfermos tute novan periodon por radio-astronomio.

Jean-Jacques Wintraecken

korespondanto de Monato en Nederlando