Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Zumba estas samtempe danco kaj sportspeco, devenanta de Kolombio laŭ ideo de Alberto “Beto” Perez, instruisto de dancoj. La movoj ĉe zumba enhavas elementojn precipe de aerobiko kaj latin-amerikaj dancoj: salso, merengo, kumbjo, flamenko, regetono kaj eĉ de ventrodanco.
La vorto zumba signifas: rapide moviĝi kaj amuziĝi. La danco komencis disvastiĝi meze de la 1990aj jaroj, kaj tre rapide populariĝis en multaj landoj. En niaj tagoj ĝi estas tutmonde bone konata amuzaĵo inter diversaĝuloj.
La esenco de zumba estas danci sen partnero, kun la tuta grupo sub la gvido de instruisto dum unu horo, ne kun fortostreĉo, sed agrable laciĝante.
Oni kapablas danci zumba sendepende de sekso, aĝo kaj korpopezo. Konforme al malsamaj postuloj ekzistas kelkaj specoj de ĝi, ekz.: zumba toning (per halteroj por fortigi la brakmuskolojn), aqua zumba (en naĝbaseno), zumbatomic (speciale por infanoj), zumba sentao (en seĝo — por plibonigi la ekvilibron de la korpo) kaj zumba gold (zumba ora). Ĉi-lasta estas unu el la plej popularaj zumba-specoj, kiu estas rekomendata precipe al mezaĝuloj kaj pli altaĝaj personoj pro siaj faciligitaj movoj.
Laŭ la opinio de medicinaj fakuloj zumba estas ne nur moda sportspeco. Helpe de ĝi kuraceblas pluraj maljunulaj malsanoj, interalie demenco aŭ la parkinsona malsano. Ĉe zumba estas seriaj movoj, kiuj bone efikas al la funkciado de cerboĉeloj. Memkompreneble, ĝi utilas ankaŭ kontraŭ troa korpopezo kaj por plifortigo de la muskoloj.
Zumba-dancantoj aktivas internacie. En pluraj retpaĝoj troviĝas prezentoj de zumba-grupoj en diversaj landoj, kiuj helpas disvastigi la dancon tutmonde.
Éva Baloghné Fodor
korespondanto de Monato en Hungario