Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

El mia vidpunkto

Kia naŭza normo?

Fine de oktobro juna virino el Belgio afiŝis en sia Fejsbuko-paĝo foton pri si mem, en kiu ŝi gaje ridetas kaj ĵetas la manojn ĉielen. Milionoj kaj milionoj da junuloj kaj ne-plu-junuloj afiŝas similajn fotojn ĉiutage kaj rikoltas jen ŝatojn, jen laŭdajn kaj afablajn komentojn.

La situacio de Laura Defalle tamen estas tute malsimila al tiuj pluraj milionoj da aliaj. Jen malgranda rikolto el la komentoj sub ŝia foto:

“Razu vin, malbelulino.”
“Vi estas naŭza.”
“Vi vomigis min 146 fojojn.”
“Malbelegaj viaj fotoj.”
“Kio nun? Oni vivas en mondo, kie oni sekvu la normon! Vi kulpas, se oni insultas vin, hundino.”
“Mi eksigos vin, vi estas tiel aĉa.”
“Kiaj putinaj fotoj kun viaj feminismaj aĉaĵoj!”
“Malpura lesbanino!”
“Se vi mortigos vin, la polico eĉ ne interesiĝos pri via sorto, hahaha!”
“Vi meritas putri en la keloj de Dutroux”*.

Kion “naŭzan” ŝi do faris? Sur la foto estas videblaj ŝiaj akselaj haroj ... La plimulto de ŝiaj samaĝulinoj razas subbrakajn harojn, sed ŝi ne. Post la apenaŭ nombreblaj atakoj de ŝiaj amikoj, aŭ de tiuj, kiujn ŝi kredis esti amikoj, ŝi mem komentas jene:

“Kiel vi vidas, la komentoj transiras ĉiujn limojn. Mi estas knabino, kiu decidis fari pri mia korpo, kion mi volas. Precize tiel, kiel knabo povas. Kaj la sekvoj de mia decido estas kolektiva publika humiligo, turmentado, insultado, minacoj.”

“Oni diras al mi ofte, ke en Belgio oni ne plu bezonas feminismon, ke la virinoj havas sufiĉe da rajtoj. Ĉi tiu tuta perforto montras, ke ne. En Belgio, lando kiu nomas sin libera kaj evoluinta, virino kiu diras “ne” kontraŭ senharigo, estos punata ĉiamaniere, ĝis ŝi obeos la “normon””.

Pli-malpli samtempe aperis en la belga gazetaro raportoj, polemikoj, diskutoj, pri la demando, ĉu viro, aŭ la de viroj regata socio, rajtas postuli de virino la portadon de burkino surplaĝe. “Ne, ne, ne” hurlis ĉiuj. “Ni ja vivas en libera ŝtato, kie virino rajtas mem decidi, kiujn vestaĵojn ŝi portas.”

Jes, ni vivas en libera ŝtato. Sendube ne venos tri armitaj policanoj al la kompatinda knabino por forrazi ŝiajn akselajn harojn. Ŝi ja estas libera. Same kiel ŝi nun estas libera suferi dum jaroj pro tiu ĉi traŭmato aŭ forridi ĝin kaj morgaŭ ellitiĝi kvazaŭ nenio okazis.

Laura, mi deziras al vi kuraĝon. Ĉerpu forton el la amikeco de tiuj, kiuj ne humiligis kaj turmentis vin, sed kiuj restis kun vi, apud vi, dum tiu ĉi nekredebla inkubo.

Kaj la verkintoj de ĉiuj tiuj aĉaj komentoj, nu, ili vomigis min 146 fojojn.

Paŭl Peeraerts

[FORIGITA!: bildo]

La Fejsbuk-paĝo, kiu spronis centojn da ofendaj komentoj.

* 1. Dutroux estis amasmurdisto, kiu enŝlosis siajn viktimojn en kelon.