Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Ekonomio

RETVENDEJOJ

OpenBazaar: senpaga retvendejo por ĉiuj

Nuntempe abundas retvendejoj diversoriginaj. La plejparto vendas produktojn de iu entrepreno aŭ asocio, ekzemple la “Retbutiko” (www.retbutiko.net) de Flandra Esperanto-Ligo. Aliaj komencis kiel retvendejo por unu entrepreno, sed evoluis kaj nun ankaŭ peras retvendojn por aliaj, ekzemple Amazon. Tria kategorio dekomence estis kreita kiel tutmonda vendejo, kie ĉiuj povas vendi ĉiajn produktojn al ĉiuj; la plej granda estas eBay. Antaŭ kelkaj monatoj aldoniĝis novulo: OpenBazaar*.

La plej grandaj, Amazon kaj eBay, ricevas kritikojn, ĉar ili emas misuzi sian preskaŭ monopolan pozicion, interalie fakturante tro altajn makleraĵojn. Kontraste al tio, OpenBazaar promesas tute senkostan kaj senregulan peradon inter vendantoj kaj aĉetantoj.

Iom duba origino

La ideo ekestis ĉe Bitcoin-entuziasmuloj kaj uzantoj de la tiel nomata Darknet, parto de Interreto malfacile alirebla kaj fojfoje uzata por dubaj transakcioj. La unua tia komercejo estis Silk Road (Silka Vojo, nomo de antikva reto de karavanaj vojoj inter Ĉinio kaj Eŭropo). Usona tribunalo fermis ĝin en majo 2013, ĉar pere de ĝi estis komercitaj drogoj kaj okazis aliaj krimaj aferoj. Nova versio de Silk Road aperis en novembro 2013, sed ĝi tuj spertis teknikajn kaj sekurec-problemojn kaj same estis fermita.

En aprilo 2014 estis lanĉita DarkMarket (malluma vendejo), ĝisfunda plibonigo de SilkRoad. Ĝi estis relanĉita la 4an de aprilo 2016 kun nova nomo, OpenBazaar, kaj funkcias en la “normala” reto.

Principoj

Ĉe OpenBazaar ne estas registritaj en iu centra loko informoj de vendantoj kaj aĉetantoj. Nur la koncernataj partioj konas unu la alian. Por komerci necesas instali programon sur sia komputilo. Vendanto registras siajn produktojn. Kiam aĉetanto vidas produkton, ekzemple komputilon, pri kiu li interesiĝas, kaj interkonsentas kun la vendanto pri la prezo, kontrakto estas kreita kaj sendita al ambaŭ kaj al “moderatoro”. Estas kreita konto (kiu, depende de la interkonsento, bezonas du aŭ tri subskribojn).

La aĉetanto ĝiras la interkonsentitan sumon al tiu konto; la vendanto ricevas informon pri la pago kaj forsendas la komputilon. Post ricevo de la komputilo la aĉetanto donas instrukcion por pluĝiri la monon al la vendanto. La moderatoro (se li estis indikita kiel tria subskribanto) intervenas kaj decidas, se estas iu problemo.

Eblaj problemoj

Ĉefa obstaklo verŝajne estas la deviga uzo de Bitcoin por pagi. La Bitcoin-komunumo estas eta, kaj novulo kiu, pro sia uzo de OpenBazaar, estas devigata tuj lerni la manipuladon de Bitcoin, nepre havos problemojn. La funkciado de la moderatoroj ne estas bone difinita. Kiu elektas kaj nomumas ilin? Kiel ili estas kontrolataj kaj rekompencataj? Krome estas eblaj problemoj kun poŝto, dogano ... kiujn vendanto kaj aĉetanto mem devos solvi.

Praktike

Estas en Esperantujo kelkaj uzantoj de Bitcoin kaj OpenBazaar, sed neniu pretis aŭ kapablis kunhavigi sian sperton. Mi do decidis mem instali la programon sur nova Windows-10-komputilo. La unua provo tuj fiaskis, ĉar la instalprogramo ne havis aliron al iu komputila dosiero. Supozante, ke kulpis (aŭ volis protekti min) kontraŭvirusa programo, mi faris duan provon post instalo de alia kontraŭvirusa programo. Ĉi-foje la instalado sukcesis: mi povis indiki mian loĝlandon, preferatan lingvon (en la listo estas ankaŭ Esperanto) kaj valuton (Bitcoin, eŭro), kaj akcepti la kondiĉojn (mirinde simplajn). Post tio devis esti kreataj personaj ŝlosiloj, sed tio daŭris, daŭris ... Mi rezignis pri kompleta instalo kaj intertempe tute malinstalis la programon.

Roland Rotsaert

korespondanto de Monato en Belgio

[FORIGITA!: bildo]

Cirkulas pluraj versioj de la OpenBazaar-emblemo. Ĝi simbolas malfermitan tendon.

* 1. www.openbazaar.org