Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Leteroj

Ĉu de nun “waso”?

Roberto Pigro raportas pri la ortografiaj ŝanĝoj en Francio (Monato 2016/08-09, p. 28-29), kiuj devus fini la malfacilan tradicion, kiu perdigas al la lernantoj poentojn en la ekzamenoj. Oni tamen forgesas, ke la samaj junuloj senplende agnoskas, ke la angla vorto “hajĝin” skribiĝas hygiene. Franclingvanoj forlasu literojn, kiujn oni ne parolas kaj (kelkajn) ne plu skribas. Se tio estu la principo, tiam Francio estu plene konsekvenca, ekzemple: oiseaux skribiĝu estonte “oaso”, prefere jam tutangle “waso”.

Cetere, ĉu en Esperanto la cirkumflekso ne apartenas al la supersignoj? Akcento ĝi ne estas.

Menciindas, ke la respondeca ministrino Belkacem antaŭ nelonge reduktis per pli ol duono la instruadon de najbaraj lingvoj kiel la germana, hispana, itala en mezlernejoj, oficiale ne pro malfacileco, sed pro “eliteco”. Ĉu vere Francio bezonas sinjorinon kun magreba fono por adapti sin al la moderna mondo? Ĉu ŝi ŝanĝus ankaŭ la araban?

Franz-Georg Rössler

Germanio