Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

OPINIO

Malaperintaj studentinoj

Mi estas studentino ĉe la universitato en Islamabado, la ĉefurbo de Pakistano. Viroj kaj virinoj estas rigore apartigitaj en mia universitato. Tio signifas, ke la universitata biblioteko havas “Tagon por viroj” kaj “Tagon por virinoj”, kaj ke estas klasĉambroj nur por viraj aŭ nur por inaj studentoj. Tial mi tute ne konas virajn studentojn.

Kelkajn studentinojn mi ne vidis komence de ĉi tiu semestro. Mi pensis, ke verŝajne ili ankoraŭ estas en sia gepatra domo kaj revenos al Islamabado, festinte la Feston de Ofero* kun siaj familioj. Tio estas por islamanoj unu el la plej gravaj festotagoj. Sekve mi pensis, ke ili ankoraŭ ne revenis al Islamabado, sed unu el miaj studamikinoj diris, ke ili edziniĝis dum la somera libertempo kaj forlasis la universitaton.

Ja mi memoris, ke studentino kun kiu mi ofte babilis inter lecionoj, malĉeestis la antaŭan semestron en ekzameno de politika antropologio. Mi aŭdis, ke ŝi edziniĝis. Ŝi ne revenis al la universitato. Tio ne estas malofta okazaĵo. Miaj samklasaninoj estas ĉirkaŭ 20-jaraj, kaj tio estas taŭga aŭ iomete maljuna aĝo por edziniĝo en ĉi tiu socio.

Gepatra aranĝo

Antaŭ kelkaj monatoj, iu samklasanino alportis tradiciajn dolĉaĵojn al la universitato. Tio signifas, ke ŝi fianĉiniĝis. Multaj studentinoj plu studas post edziniĝo, sed kelkaj ĉesigas la studadon kaj foriras. Ĉi tie en Islamabado, mi havas amikinojn el Ĉinio kaj Indonezio, kiuj venis studi en Pakistano, ĉar ili estas islamanoj. Kelkaj reiris al sia lando dum la somera libertempo kaj revenis al Pakistano kun edzo.

La plejmulto el ili tute ne dubas pri la edziniĝo, kiun la gepatroj aranĝis. Mi havis amikon, kies edziĝa vivo bedaŭrinde daŭris nur tri monatojn, kvankam divorco estas rigardata kiel ege malhonora, precipe por la familio de la virino. Tamen mi ankaŭ memoras alian amikon, kiu estas feliĉa kun edzino kaj infanoj. Estas multaj homoj (kaj viroj kaj virinoj) kiuj geedziĝas sendezire, sed devigite.

Malhelpi devigajn edzigojn

FMU (Forced Marriage Unit, t.e. fako pri devigaj geedzigoj) estas brita registara organo, kies tasko estas malhelpi devigajn geedzigojn de britaj civitanoj. En 2015, FMU raportis pri kazoj, en kiuj viktimo riskis esti, aŭ jam estis, venigita eksterlanden. 44 % el tiuj kazoj rilatis al Pakistano. Aliaj landoj en la listo de FMU kun la plej alta nombro de kazoj estis Bangladeŝo (7 %), Barato (6 %), Somalio (3 %), kaj Afganio (2 %).

Destino

Estas klare, ke deviga geedzigo estas tre ofta en Pakistano. Tio okazas precipe dumsomere, kiam la lernejoj estas fermitaj por ferioj. Ankaŭ mia iama amato edziĝis kontraŭvole. Tio okazis antaŭ ses jaroj, kaj li nun loĝas en urbo en Britio kun edzino kaj tri infanoj. Li tamen akceptas tion kiel destinon, kaj tial li certe devigos siajn gefilojn fari same en la estonteco.

Obei la gepatrojn

Multaj, aŭ preskaŭ ĉiuj virinoj en Pakistano kredas, ke geedziĝo estas grava devo por ĉiuj islamanoj kaj ke gepatroj havas rajton aranĝi geedzigon de siaj gefiloj. Aliflanke ekzistas homoj, kiuj devis ŝanĝi vivoplanon pro abrupta edz(in)igo. Oni diras, ke tio estas kutimo de nia socio, ke gefiloj nature devas obei gepatrojn, kaj ke gepatroj havas aŭtoritaton super gefiloj. Precipe en la pakistana socio, la parenca rilato estas konsiderata tro grava, tiel ke individua volo estas ofte ignorata. Tial okazas tiom da devigaj geedzigoj en Pakistano.

Erara socio

Mi ne intencas kritiki la pakistanan socion, kaj mi scias, ke reproduktado estas grava. Tamen se individuoj suferas pro malnova konvencio, tia socio ja eraras. Oni ĉi tie ĉiam diras, “sed nia socio neniam permesas tion”, kaj rezignas krei sian propran vivon. Estas multaj homoj, kiuj fieras pri sia alta eduko, sed se tia homo ne kapablas mem pensi uzante sian cerbon, mi ne konsideras lin/ŝin edukita. Se eduka instanco ne povas naski homon, kiu havas kapablon ŝanĝi la socion por plibonigi la vivon de individuoj, mi rigardas tian edukorganon tute vana.

Mi mem enketas pri la problemo de virinoj en Pakistano de preskaŭ dek jaroj. La nombro de miaj samklasaninoj malplimultiĝas en ĉiu semestro. Kelkaj virinoj akceptis sian destinon, sed aliaj ne. Morgaŭ nia libertempo finiĝos, kaj niaj studtagoj rekomenciĝos ekde sekvonta lundo. Ĉu mi retrovos tiam ĉiujn samklasaninojn?

Nadipedia

Pakistano

[FORIGITA!: bildo]

Geedziĝa ceremonio en Pakistano: la novedzo (centre) kun du viroj, kiuj benas lin kaj deziras feliĉon. La novedzino kaj la virinaj gastoj estas apartigitaj per kurteno.

* 1. Eid-ul-Adha, la Festo de Ofero, estas islama festo memore al la okazo, kiam Ibraham (Abrahamo) intencis oferi sian filon, sed la anĝelo Ĝibrail (Gabrielo) anstataŭigis lian filon per ŝafo. Tial en tiu festotago oni oferbuĉas bovon, ŝafon aŭ kapron, kaj dividas la viandon inter familianoj, samsanguloj kaj malriĉuloj.