Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Lingvo

KURIOZAĴOJ

Ekzorca tendenco inter la francoj

Kiam la francoj parolas pri la dua mondmilito, ili preferas diri Seconde Guerre Mondiale anstataŭ Deuxième Guerre Mondiale, kvankam ambaŭ esprimoj laŭvorte signifas ekzakte la samon. La afero miksas lingvistikon, historion kaj eĉ iom da superstiĉo. La kialo unuavide estas neklara: sed klarigo ekzistas!

Vortaroj

En preskaŭ ĉiuj lingvoj ekzistas nur unu vorto por diri “dua”; en la franca lingvo estas tamen du variantoj. La taŭgeco uzi unu aŭ la alian terminon okazigis lingvosciencajn diskutojn, kaj la debato estas atestita en pluraj vortaroj. Ĝenerale, la adjektivoj deuxième kaj seconde havas la saman signifon kaj ambaŭ rilatas al io, kio venas post la unua kaj antaŭ la tria. Tamen la historio kaj la utiligo de la du adjektivoj estas iom diferenca.

Analogio

El gramatika vidpunkto, deuxième estas formita de la unuiĝo de la vorto deux (“du”) kaj de la sufikso ième, uzata por konstrui la ordajn numeralojn (kio okazas ankaŭ en Esperanto: du-a). La sama mekanismo ripetiĝas ankaŭ ĉe la venontaj numeraloj troisième (“tria”), quatrième (“kvara”) kaj aliaj. En la okazo de seconde, kiu devenas de la latina adjektivo secundus (sen iu rilato kun la numeralo duo, ĉar ĝi laŭlitere signifas sekvanta la unuan), kompreneble ne okazas la samo. Temas pri izolita vorto, kiu influas per analogio neniun alian.

Demonoj

Rilate al ilia utiligo, multaj vortaroj klarigas, ke deuxième uzendas por indiki tiun, kiu antaŭvidas kroman estontan daŭrigon, dum seconde estu uzata en kuntekstoj, kie estas antaŭvidata neniu tria: ekzemple tiam, kiam persono troviĝas sur la dua (kaj lasta) etaĝo de konstruaĵo. Je la lumo de la supre menciitaj faktoj, ja estas facile dedukti la kialon de ĉi tiu franca tendenco (precipe inter la postmilitaj generacioj). Laŭ provo ekzorci demonojn kaj forgesigi por ĉiam la detruon kaj la suferadon, kiuj markis la jarojn de 1939 ĝis 1945, en Francio oni preferas diri Seconde Guerre Mondiale anstataŭ Deuxième Guerre Mondiale, esperante, ke neniam komenciĝos Troisième Guerre Mondiale (“tria mondmilito”).

Juan Carlos Montero Medina

korespondanto de Monato en Kubo