Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

TERORISMO

Ĉu fine la justeco venkos?

La 17an de julio 2014 la aviadilo MH17 de la Malajzia Aerkompanio (Malaysia Airlines) forflugis de Schiphol [sĥiphol], la amsterdama flughaveno, al Kuala-Lumpuro. Sed super orienta Ukrainio ĝi estis paffaligita pere de raketo. Enestis 283 pasaĝeroj kaj 15 aliaj homoj. Granda parto — preskaŭ 200 — estis nederlandaj turistoj kaj grupeto da sciencistoj.

Konsterno

Granda estis la konsterno: tion pri civila aviadilo fluganta je tiel granda alteco neniu atendis. Oni ja sciis, ke surtere okazis batalado inter rusoj, rus-tendencaj ribeluloj kaj ukrainaj soldatoj — sed paffaligi aviadilon el la aero ...

La viktimojn — preskaŭ ĉiujn nederlandanojn — oni kun kvazaŭ-milita honoro akompanis hejmen. La tuta lando estis tuŝita.

Internacia esploro

Tuj post kiam la aviadilon oni forpafis el la aero, la nederlandaj polico kaj juĝistaj instancoj kunlabore kun kolegoj el Aŭstralio, Belgio, Malajzio kaj Ukrainio eklaboris por plej ekzakte trovi la detalojn pri tiu murdo. La celo estis kaj restas trovi kaj pruvi la faktojn koncerne la manieron, kiel tio povis okazi. Nepras identigi la respondeculojn, kiuj kulpis kaj kiuj efektive pafis por finfine laŭeble konduki ilin antaŭ la juĝisto.

150 000 pruviloj

Fine de septembro 2016, post funda pristudado de ĉiuj eblaj donitaĵoj, interalie pli ol 150 000 retrovitaj telefon-konversacioj, multaj fotoj kaj filmmaterialo, oni povis diskonigi la unuajn faktojn, pri kiuj la polico nun plene certas: La aviadilon ruinigis t.n. buk-raketo de rusa tipo, kiun el rusa teritorio sur pafilinstalaĵo oni unue kondukis al eta difinita terpeco en orienta Ukrainio, kiu tiumomente estis en la manoj de ribeluloj kontraŭ la ukraina registaro. De tie oni pafis unu raketon al la aviadilo. La postan tagon la pafilinstalaĵon oni reveturigis al rusa teritorio. Entute oni nun atentas pri ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj aŭ estis mem kulpaj aŭ ligitaj al la atenco kontraŭ MH17.

Justeco venku

La serĉado pri la vero kaj la kulpuloj ankoraŭ ne finiĝis. Oni esperas, ke fine la justeco venkos.

Kelkaj el la postvivantoj de la viktimoj opinias, ke eble oni tute hazarde trafis la koncernan aviadilon. Povas esti, ke oni volis trafi iun militan celon kaj mispafis.

La unuaj reagoj el Rusio al la sciigoj de la internacia skipo (JIT, Joint Investigation Team) estas malfavoraj. Oni parolas pri “politika proceso”, oni plendas, ke la rusan flankon oni ne atentis, dum rusaj elektronikaj radar-bildoj k.s. — malgraŭ promesoj — ankoraŭ ne estis disponigitaj ĝis la 28a de septembro.

Gerrit Berveling

korespondanto de Monato en Nederlando