Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Politiko

NACIOJ

Jam oficiale “Okcitanio”

La Ŝtatkonsilio de Francio validigis la nomon “Okcitanio” por la nova regiono kreita de la kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj. La dekreto estis publikigita la 28an de septembro, kaj ĝi difinas, ke Tuluzo estos la ĉefurbo de la nova regiono.

Tiu dekreto estas la kulmino de longa procezo por elekti la nomon de tiu regiono, kreita pasintjare kadre de teritoria organizo en Francio. La decido sekvas strategion de parto de la okcitanisma movado kaj respektas retan voĉdonadon organizitan de la aŭtoritatoj, kie 45 % elektis la nomon “Okcitanio”. La aliaj ebloj en la voĉdonado estis “Langvedoko”, “Okcitanio-Kataluna Lando” kaj “Pireneoj-Mediteraneo”.

Polemiko en la okcitanismo

Tamen granda parto de la okcitanisma movado estas malkontenta pro tiu regiona nomo. Laŭ ili, la regiono kovras nur 36 % de Okcitanio kaj koncernas nur 35 % de ĝia loĝantaro. Malfermita letero lanĉita de la kolektivo Òc-Provença [ok-prubenso] protestas kontraŭ tiu “konfisko” de la landa nomo. La leteron subtenas dudeko da asocioj kaj ĉirkaŭ cento da unuopaj subskribantoj.

Protestoj en norda Katalunio

La 10an de septembro 12 000 personoj manifestaciis en Perpinjano por postuli, ke la regiona nomo estu “Okcitanio-Kataluna Lando” kaj petis specialan statuson por la nordo de Katalunio, kiu troviĝas en tiu regiono. Inter la manifestaciantoj troviĝis 147 urbestroj de la kataluna departemento de Francio.

“Ni ne estas kontraŭ Okcitanio, ni estas favoraj al la Kataluna Lando”, diris la geografiisto Joan Becat de la Universitato de Perpinjano. “En la franca ŝtato, la departementoj kaj la regionoj ĉiam havis nomojn neŭtrajn, geografiajn aŭ de malnovaj provincoj. Nun ili elektis identecan nomon, kiu rilatas lingvon kaj kulturon de unu parto de la teritorio. Sed en la regiono estas du lingvoj, la okcitana kaj la kataluna,” li nuancis.

Tiu manifestacio estis la kulmino de jaro da protestoj en Norda Katalunio kontraŭ la regiona nomo.

Ferriol Macip

korespondanto de Monato en Katalunio