Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato 2012-2018

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

Proksimuma verkojaro: 2012-2018

La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.

La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.

Moderna vivo

VIENO

Trame tra la tempoj

La tramomuzeo en Vieno (Aŭstrio) estas la plej granda en la mondo. Ĝi situas en iama tramoremizo en la 3a distrikto, kiu estis en uzo de 1901 ĝis 1990. La tramomuzeo montras ĉiujn tramveturilojn, kiuj iam veturis en Vieno de 1865 ĝis hodiaŭ. La posedantoj estas Vienaj Linioj (entrepreno de la komunumo Vieno) kaj la asocioj “Amikoj de la Fervojo” kaj “Viena Tramomuzeo”. La plej malnova eksponaĵo estas ĉevaltirita tramo el la jaro 1868.

Ĉevala paniko

Miloj rigardis la grandan tramoparadon en Vieno okaze de la jubileo “150 jarojn tramo en Vieno” en 2015. Renovigita vagono de ĉevaltirata tramo (“ĉevaltramo”) estis la unua veturilo de la parado. Sed panikiĝis la ĉevaloj, ĉar la dekmilkapa homamaso estis tro brua. Do elektra lokomotivo devis tiri la vagonon laŭ la viena Ringstrato.

Sekvis 52 pliaj veturiloj: tramoj, busoj, unu metro-trajno kaj diversaj specialaj veturiloj, disponigitaj de la Viena Tramomuzeo. Konduktoroj kaj pasaĝeroj en historiaj kostumoj akompanis la procesion. Antaŭ la urbodomo la tramoj haltis por ebligi fotadon.

Lignaj reloj

La unua tramlinio en Vieno funkciis de 1840 ĝis 1842. Ĝi transportis festemulojn al la amuzkvartalo Koloseo en la nuna 20a distrikto, kie oni povis danci en granda barelo kaj rigardi lignan elefanton de interne. La tramtrajno konsistis el du vagonoj, inter kiuj ĉevalo troviĝis kaj tiris, respektive puŝis, la vagonojn. La reloj estis el ligno. En 1865 ekfunkciis la unua daŭra tramlinio en Vieno. Ĉevaloj tiris po unu vagonon, kiu ruliĝis sur feraj reloj.

Tramtrajnoj tirataj de vaporlokomotivoj (“vaportramoj”) trafikis en la eksteraj partoj de Vieno de 1883 ĝis 1922. La unua elektra tramo en Vieno veturis en la jaro 1897. Baldaŭ poste malaperis la ĉevaltramoj (1903) kaj la vaportramoj (1922).

Simboloj

En la dua duono de la 19a jarcento la linioj havis ne numerojn, sed simbolojn pro la multaj analfabetoj vivantaj en la ĉefurbo de la multlingva aŭstra-hungara imperio. Nur ekde 1907 oni uzis numerojn: 1 ĝis 20 por linioj ĉirkaŭ la urbocentro; 21 ĝis 80 por linioj en kaj el la centro; 81 ĝis 99 por specialaj linioj. Se linio kondukis al la centro kaj plue sur Ringstrato, ĝi havis literan lini-signon. La plilongigon de linio oni vidigis per tri-ciferaj numeroj. Ekzemple la plilongigoj de la linio 17 estis 117, 217 kaj 317.

Ĝis 1900 la tramstiristo staris antaŭe en la freŝa aero, ankaŭ en vintro, ĉar li devis havi senbaran ĉirkaŭvidon. Poste oni protektis lin per vitraj fenestroj. Hodiaŭ la stiristoj sidas komforte en hejtata ejo.

Walter Klag

korespondanto de Monato en Vieno

[FORIGITA!: bildo]

Vagono de ĉevaltramo el la jaro 1868. Ĉar la ĉevaloj panikiĝis, elektra lokomotivo tiris la vagonon. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Vapora tramlokomotivo el la jaro 1902. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Elektra tramo n-ro 244 kun simbola lini-signo (horizontala streko en cirklo) el la jaro 1901. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Tramtrajno de la linio 47, motorvagono el la jaro 1912. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Trajnoj de la linio 39 (jaro de konstruo 1900) kaj 63 (jaro 1927). Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Motorvagono de la linio de Vieno al Baden (20 km sude de Vieno) el la jaro 1900. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

“Rechts fahren” (Veturu dekstre). Ekde la jaro 1938 oni devis veturi dekstre sur la stratoj ankaŭ en orienta Aŭstrio. Veturilo el la jaro 1912. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La griza “milit-tramo” maldekstre estis konstruita en 1944 dum la dua mondmilito en la germana urbo Heidelberg. 30 tiaj motorvagonoj venis post 1945 al Vieno kaj deĵoris tie ĝis 1975. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Linio 331 (plilongigo de linio 31). 45 tiaj tramoj, konstruitaj en Usono en 1938 kaj 1939, venis el Novjorko en 1948 al Vieno kaj deĵoris tie ĝis 1969. Kelkaj revenis poste al Usono kaj admireblas nun en tramomuzeoj. La vienanoj nomis tiujn tramojn “Amerikaner”. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

La ĉevalo ekpanikonta. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Ĉarma paro — la modo de 1900. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Linio 360, la plilongigo de linio 60. Tramo konstruita en 1907. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Linio J (konstru-jaroj de la motorvagonoj 1921 kaj 1929) veturis interalie sur Ringstrato. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Kombinita linio 31/5; tramo el 1959. Foto: WALTER KLAG

[FORIGITA!: bildo]

Linio G2 veturis laŭ linio 37 kaj poste laŭ linio 2. Tramo el 1961. Foto: WALTER KLAG